Brunów (Distrikto Lwówek Śląski)

vilaĝo en la komunumo Lwówek Śląski de Silezio

Brunów – [prononcu brunuv], jen pole, ekde 1977, ĝis 1945 germane Braunau - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en Kaĉava montetaro, ĉe rivero Bóbr.

Brunów
germane: Braunau
vilaĝo en Pollando
Brunów (Distrikto Lwówek Śląski) (Pollando)
Brunów (Distrikto Lwówek Śląski) (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 8′ N, 15° 35′ O (mapo)51.13416666666715.584166666667Koordinatoj: 51° 8′ N, 15° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 220 m
Loĝantaro 129
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Estro Łukasz Ziółkowski
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

La unua priskribo pri Brunów devenas el la jaro 1351, kvankam komenco de la vilaĝo atingas la 12-a jarcenton. Dum sia historio la vilaĝo havis tri nomojn: Brunów – la plej malnova[mankas fonto], Braunau (ĝis la jaro 1945), Braniewo (ĝis la jaro 1977).

En la vilaĝo troviĝas barok-klasikisma palaco el la dua duono de la 18-a jarcento kun alo, ĉevalstalo, kaleŝejo, kapelo de familio Cottenet kaj restaĵoj de parko laŭ angla stilo. La palaco estis alikonstruita en la jaroj 1900-1901 kaj poste en 1977. Dum la Dua mondmilito ĉi tie lokiĝis sporta lernejo por Hitlerjugend kaj fine de la milito lernada centro por Volkssturm-anoj.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen) • Brunów (Braunau) • Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz)Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).