Christian Wehrschütz

Christian Ferdinand WEHRSCHÜTZ (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1961 en Graz) estas aŭstra ĵurnalisto kaj juristo.

Christian Wehrschütz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1961 (1961-10-09) (62-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Graz
Okupo
Okupo televida prezentisto • ĵurnalistojuristo
vdr
Christian Wehrschütz kiel moderigisto ĉe Eŭropa Forumo Wachau, 2018.

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1980 en Graz (Bundesgymnasium und Bundesrealgymnasium Kirchengasse) li studis inter 1981 kaj 1985 jursciencojn ĉe Universitato de Graz. Krome li ekstudis slavistikon. Li estas oficiro rezervista en rango de majoro.[1] Li komencis sian ĵurnalisman agadon ĉe la dekstra monatgazeto "Die Aula" kie li aktivis ĝis 1983.[2] Inter 1987 kaj 1990 li ĉefredaktistos ĉe "Neue Freie Zeitung" de la partio FPÖ kaj estis aŭtoro ĉe diversaj organoj. En 1988 li volontulis ĉe Neue Zürcher Zeitung verkante por ĝi dum pluraj jaorj recenzojn en la rubriko Das politische Buch. Wehrschütz. Li regule skribas por Kleine Zeitung pri la Balkana duoninsulo.

Ekde 1991 li deĵoras ĉe ORF laborante ĝis 1992 ĉe ORF-teleteksto kaj poste ĝis 1999 ĉe ORF-radio en la novaĵsekcio.[3] En novembro 1999 li senditis kiel balkani-eksperto fare de ORF al Belgrado de kie li reporteris pri la eksa Jugoslavujo kaj Albanujo.[4]

En junio 2011 li eĉ kandidatis por la ofico de ĝenerala direktoro de ORF.[5] en 2002 li eks-aniĝis de FPÖ.[6]

Laŭ propraj informoj li parolas la lingvojn anglan, rusan, ukrainan, serban, francan, slovenan, makedonan kaj albanan estante armeinterpretisto pri la lingvoj rusa kaj ukraina.[7] Li estas kunedza kaj havas du filinojn. En septembro 2015 li komisiitis per la gvidado de la nova korespondanta buroo je Kievo.[8]

Verkoj redakti

  • Im Kreuzfeuer. Am Balkan zwischen Brüssel und Belgrad. Molden, Wien/Graz/Klagenfurt 2009, ISBN 978-3-85485-247-6.
  • Brennpunkt Balkan. Blutige Vergangenheit, ungewisse Zukunft. Styria premium, Wien 2013, ISBN 978-3-222-13427-2.
  • Brennpunkt Ukraine. Gespräche über ein gespaltenes Land. Styria premium, Wien 2014, ISBN 978-3-222-13474-6.

Premioj kaj honoroj redakti

  • 2000: Staatspreis für publizistische Leistungen im Interesse der Geistigen Landesverteidigung
  • 2007: Leopold-Kunschak-Pressepreis
  • 2014: honorado kiel ĵurnalisto de la jaro fare de la gazeto "Der Österreichische Journalist"[9]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. "Freimaurer: Widerstand gegen Wehrschütz". Ĉe: Der Standard, 28.9.2011
  3. Thomas Götz: Porträt der Woche: Ein Kämpfer gegen Windmühlen. Ĉe: Kleine Zeitung, 8.8.2011, p. 7.
  4. [2]
  5. [3]
  6. [4]
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-27. Alirita 2022-02-25.
  8. [5]
  9. [6]