Ĝeon Du-hŭan

generalo, prezidento kaj diktatoro de Sud-Koreio (1931–2021)
(Alidirektita el Chun Doo-Hwan)

Ĝeon Du-Hŭan (koree 전두환, Hanja: 全斗煥, ankaŭ latinliterigata Chun Tu Hwan, 18-an de januaro 1931 - 23-an de novembro 2021) estis sudkorea militisto, politikisto kaj prezidanto de Sudkoreio. Li estis prezidanto de 1980 - 1988, per puĉo fininta la mallongan oficperiodon de la antaŭa, elektita prezidanto Choe Gyuha.

Ĝeon Du-hŭan
Persona informo
전두환
Naskiĝo 6-an de marto 1931 (1931-03-06)
en Hapcheon County,  Koreio Okupata de Japanio
Morto 23-an de novembro 2021 (2021-11-23) (90-jaraĝa)
en Yeonhui-dong, Seulo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multipla mjelomo vd
Religio budhismo vd
Lingvoj korea vd
Ŝtataneco Sud-Koreio vd
Alma mater Koreia Oficira Akademio vd
Partio Democratic Justice Party vd
Subskribo Ĝeon Du-hŭan
Familio
Patro Chun Sang-woo vd
Gefratoj Chun Kyung-hwan vd
Edz(in)o Lee Soon-ja vd
Infanoj Jeon Jae-guk • Jeon Jae-yong • Jeon Jae-man vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva dum 1955– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝeon Du-Hŭan estas konata pro sia ordono de Kŭangĵua masakro en 1980, kiam militfortoj pafis kaj mortigis civilulojn, kiuj protestis kontraŭ la reĝimo. Post la junia demokrata movado en 1987, La Parlamento kaj Registaro de Sudkoreio oficiale komencis enketadon pri Kŭangĵua masakro. Ĝeon estis arestita en 1995, Sudkoreia Supera Kortumo juĝis lin je morto en la sama jaro.