Cinghua Universitato

universitato en Pekino

Cinghua UniversitatoTsinghua Universitato (en ĉina =清华大学) estas grava publika esplor-universitato en Pekino, Ĉinio, kaj membro de la Ligo C9 de ĉinaj universitatoj. Ĝi estas ankaŭ membro de la Duobla Unuaklasa Universitatplano, la Projekto 985 kaj la Projekto 211.[1][2] Ekde sia establado en 1911, ĝi produktis multajn elstarajn estrojn kaj gravulojn en scienco, inĝenierado, politiko (kiel la regantoj Ĵu Ronĝi, Hu Jintao kaj Xi Jinping), negocoj, akademio kaj kulturo.[3][4]

Cinghua Universitato
Thu gate.JPG
Situo
Geografia situo 40° 0′ 0″ N, 116° 19′ 36″ O (mapo)40116.32666666667Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 116° 19′ 36″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo https://www.tsinghua.edu.cn/en/ Oficiala retejo
Cinghua Universitato
Information icon.svg
vdr
Ĉefa konstruaĵo el la 1950-aj jaroj.
Cinghua Malnova Pordego estas simbolo de Cinghua Universitato.

Cinghua Universitato estis rangigita la 15a plej bonkvalita universitato en la mondo fare de QS World University Rankings,[5] kaj la 1a en Azio fare de THE Asia University Rankings kaj de U.S. News and World Report.[6][7]

Nun servas por pli ol 50 000 studentoj per pli ol 3 500 profesoroj.

NotojRedakti

  1. "Best universities in China 2018", Times Higher Education, 6a de Septembro 2017.
  2. World University Rankings. Alirita 15a de Julio 2015.
  3. Bo, Zhiyue, "The Rise of a New Tsinghua Clique in Chinese Politics", The Diplomat. (en-US)
  4. "How 'China's MIT' drives the country's technology ambitions", South China Morning Post. (angle)
  5. Tsinghua University (angle) (2015-07-16). Alirita 2020-10-21.
  6. Tsinghua University ranked No 1 in Asia-Pacific in first for China (angle) (2019-02-21). Alirita 2020-12-01.
  7. US News & World Report Best Global Universities Rankings: 2022 Best Global Universities in Asia. Alirita 26a de Oktobro 2021.

Eksteraj ligilojRedakti