Clark ACCORD (Paramaribo, la 6-an de marto, 1961 - Amsterdamo, la 11-an de majo 2011) estis nederlanda kosmetikisto kaj verkisto de surinama deveno.

Clark Accord
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1961 (1961-03-06)
en Surinamo Paramaribo, Surinamo
Morto 11-an de majo 2011 (2011-05-11) (50-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj nederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkistodramaturgo • kolumnisto • ĵurnalistodiplomato
vdr

Vivciklo redakti

Accord naskiĝis en Surinamo, en familio de la Moravia kredo kun ok infanoj kiun li forlasis deksepjaraĝa. Post diplomiĝo ĉe mezlernejo, li foriris por plua edukado al Amsterdamo, kie du el liaj fratinoj jam loĝis. Tiu vizito rezultis en konstanta loĝado en Eǔropo. Post studado de flego, li trejniĝis kiel kosmetikisto, fako en kiu li estis tre sukcesa - ankaŭ je internacia skalo. Li vivis en Vieno dum kelkaj jaroj, sed revenis al Amsterdamo kie li daŭre vivis kaj laboris por la resto de sia vivo.

Li ĉefe konatiĝis pro la romanoj La reĝino de Paramaribo (nederlandlingve: De koningin van Paramaribo) kaj Bingo, en kiu li montras fajnan psikologian komprenon. Accord fondis kelkajn fondaĵojn por helpi malriĉulojn en Surinamo kaj por stimuli multkulturan kulturproduktadon en Nederlando.

La 7-an de majo 2011, estis sciigite ke Accord suferis stomakan kaj kojlan kancerojn. Li mortis du tagojn poste en la Amsterdama hospitalo Onze Lieve Vrouwe Gasthuis, en la aĝo de 50 jaroj.