Claude Cahun
Claude Cahun (naskiĝis la 25-an de oktobro 1894, mortis la 8-an de decembro 1954) estis franc-juda fotisto, skulptisto kaj verkisto.[1][2]
Claude Cahun | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Claude Cahun | |||||
Naskonomo | Lucy Renée Mathilde Schwob | ||||
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1894 en Nanto | ||||
Morto | 8-an de decembro 1954 (60-jara) en Saint Helier | ||||
Tombo | Saint Brelade [#] | ||||
Etno | judoj [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Loĝloko | Nanto • Saint Brelade • Parizo [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Parsons Mead School • Lycée Gabriel Guist'hau • Nantes School of Art [#] | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q3065490 [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | artisto • fotisto • verkisto • rezistobatalanto • skulptisto • pentristo [#] | ||||
Laborkampo | fotografio • literaturo [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskita kun la nomo Lucie Renee Mathilde Schwob, Cahun adoptis sian seks-ambiguan nomon en 1917 kaj estas plej bone konata pro siaj memportretoj, en kiuj ri alprenis diversajn rolojn.
La verkaro de Cahun estis kaj politika, kaj persona, kaj ofte subfosis tradiciajn konceptojn pri neŝanĝeblaj seksaj roloj. En sia aŭtobiografio, Malkonfesoj, ri klarigis, “Ĉu vira? Ĉu virina? Tio dependas de la situacio. Neŭtra estas la nura genro, kiu ĉiam konvenas al mi.”
Dum la Dua Mondmilito, Cahun estis aktiva ankaŭ kiel rezistanto kaj propagandisto kontraŭ la nazioj, speciale sur la insulo Ĵerzejo.
ReferencojRedakti
NotoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Claude Cahun en la angla Vikipedio.