Codex Seraphinianus

La Codex Seraphinianus estas libro (laŭtitole kodekso) verkita kaj ilustrita de la itala artisto, arĥitekto, kaj industria desegnisto Luigi Serafini dum tridek monatoj, de 1976 ĝis 1978. La libro longas proksimume 360 paĝojn (depende de la versio), kaj ŝajnas esti bildplena enciklopedio de nekonata mondo, skribita en unu el ĝiaj lingvoj, en alfabeto ĝis nun nedeĉifrita.

Codex Seraphinianus
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Luigi Serafini
Lingvoj
Lingvo lingvo sen lingvokodo
Eldonado
Eldondato 1981
vdr

Strukturo redakti

La kodekso dividiĝas en dek unu ĉapitrojn, apartigitajn en du sekciojn. La unua sekcio ŝajnas priskribi la naturan mondon, pritraktante plantojn, bestojn, kaj fizikon. La dua sekcio pritraktas homajn sciencojn kaj la diversajn partojn de homa vivo: vestaĵojn, historion, kuirarton, arĥitekturon, ktp. Ĉiu ĉapitro ŝajnas pritrakti po unu enciklopedian temon. Sekvas listo de ĉapitroj kaj iliaj temoj:

  • La unua ĉapitro priskribas multajn fremdajn specojn de plantoj: strangajn florojn, arbojn kiuj senradikigas sin kaj migradas, ktp.
  • La dua ĉapitro estas dediĉita al la bestoj de la fremda mondo, kaj ilustras multajn bestojn, kiuj estas superrealaj variaĵoj de la ĉevalo, hipopotamo, rinocero, birdoj, ktp.
  • La tria ĉapitro pritraktas ion, kio ŝajnas esti aparta regno de strangaj dupiedaj estaĵoj.
  • La kvara ĉapitro pritraktas ion, kio ŝajnas esti fiziko kaj ĥemio, kaj estas la plej abstrakta kaj enigma.
  • La kvina ĉapitro pritraktas strangajn maŝinojn kaj veturilojn.
  • La sesa ĉapitro esploras la ĝeneralajn homajn sciencojn en biologio, amorrilatoj, kaj diversaj indiĝenaj popoloj. Ĝi eĉ montras ekzemplojn de plantoj kaj iloj (ekzemple skribiloj kaj ŝraŭbturniloj) rekte greftitaj en la homan korpon.
  • La sepa ĉapitro temas pri historio. Ĝi montras multajn personojn (iujn nur svage homajn) de nekonata signifogravo, donante iliajn naskiĝtagojn kaj mortotagojn. Ĝi ankaŭ ilustras multajn scenojn de historia (kaj eble religia) signifo, kaj inkluzivas ekzemplojn de enterigaj kaj funebraj moroj.
  • La oka ĉapitro pritraktas la historion de la fremda skribsistemo de la kodekso.
  • La naŭa ĉapitro pritraktas manĝaĵojn, manĝomanierojn, kaj vestaĵojn.
  • La deka ĉapitro priskribas strangajn ludojn (inkluzive kartludojn kaj tabulludojn) kaj atletajn sportojn.
  • La dekunua ĉapitro estas tute dediĉita al arĥitekturo.

Ilustraĵoj redakti

La ilustraĵoj ofte estas superrealaj parodioj de aĵoj en nia mondo: sangumantaj fruktoj; planto, kiu kreskas al formo de seĝo, kiun oni poste faras seĝo vera; amoranta homduopo transformiĝanta al krokodilo; ktp. Aliaj montras strangajn, ŝajne sensencajn maŝinojn, ofte delikatŝajnajn, kies eroj estas kunfiksitaj de malgrandegaj filamentoj. Iuj ilustraĵoj estas facile rekoneblaj, kiel mapoj aŭ homaj vizaĝoj. Aliflanke, precipe en la ĉapitro pri “fiziko,” multaj ilustraĵoj aspektas preskaŭ tute abstraktaj. Preskaŭ ĉiuj bildoj estas brile farbitaj kaj detalriĉaj.

Skribsistemo kaj lingvo redakti

La skribsistemo ŝajnas esti inspirita de ordinaraj okcidentstilaj skribsistemoj; ĝi havas dekstren-progresantajn skribaĵojn en vicoj, kaj alfabeton kun majuskloj kaj minuskloj, el kiuj iuj servas ankaŭ kiel numeroj. Tamen, ĝi estas pli arklinieca ol kutimaj okcidentaj skribsistemoj, iom similaspekta al kursiva kartvela skribo. Iuj literoj aperas nur komence aŭ fine de la vortoj, samkiel en iuj ŝemidaj skribsistemoj. Lingvistoj ankoraŭ ne sukcesis komplete analizi la lingvon de la kodekso, sed la nombro-sistemo por indiki la paĝnumerojn estis (ŝajne sendepende) deĉifrita de Allan C. Wechsler kaj de la bulgara lingvisto Ivan Derzhanski, inter aliuloj. Ĝi estas variaĵo de la bazo dudek unu. En prelego ĉe la Oksford-Universitata Societo por Libro-amantoj, okazigita la 8-an de majo 2009, Serafini diris ke la skribo de la kodekso estas sensignifa, kaj ke lia skribmaniero estis simila al aŭtomata skribado, kaj ke li volis ke sia alfabeto montru al la “leganto” la sensacion sentatan de infanoj antaŭ libroj, kiujn ili ankoraŭ ne kapablas kompreni, kvankam ili vidas ke la skribaĵoj ja havas sencon por plenkreskuloj.

Vidu ankaŭ redakti