Cerentino

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Collinasca)

Cerentino estas komunumo de la Komunumaro Rovana kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 58 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cerentino
Blazono de Cerentino
Blazono de Cerentino
Blazono de Cerentino
Cerentino
Cerentino
Cerentino
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Rovana
Koordinatoj  46° 18′ 18″ N 8° 33′ 0″ O / 46.30500 °N, 8.55000 °O / 46.30500; 8.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 18″ N 8° 33′ 0″ O / 46.30500 °N, 8.55000 °O / 46.30500; 8.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 58
Areo 20,07 km²
Alteco 981 m super marnivelo
Poŝtkodo 6683
Komunumkodo 5309
Mapo de Cerentino
Mapo de Cerentino
Mapo de Cerentino

Geografio redakti

Cerentino situas ĉe la kuniĝo de la Valo de Rovano kaj la Valo de Campo en la supra parto de la Valo de Maggia, en distanco de proksimume 35 km de Locarno. La komunumo konsistas el la setlejoj Camanoi (sur alteco de 1136 m s.m.), Cerentino (sur alteco de 980 m s.m.), Collinasca (sur alteco de 761 m s.m.), Corino (sur alteco de 1093 m m s.m.), Casa dei Giün (1080 m s.m.), Corsopra (sur alteco de 1140 m m s.m.), kaj Piede delle Piode (sur alteco de 954 m m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,07 km², de kiuj 67,4% estas kovritaj de arbaro, 6,2% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cerentino limas en nordo kaj sudoriento al Cevio, en oriento al Linescio, en sudo al Campo (Vallemaggia), kaj en okcidento al Bosco/Gurin.

Trafiko redakti

Cerentino situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Cerentino kondukas montara vojo de Cevio, kaj de Cevio kondukas la vojoj al Campo (Vallemaggia) kaj al Bosco/Gurin. Pere de la poŝtaŭtolinio de Cevio al Bosco/Gurin la komunumo estas konektita al la publika transportreto, krome de Cerentino kondukas konekta poŝtaŭtolinio al Campo (Vallemaggia). La busoj trafikas tamen nur sesfoje tage.

Historio redakti

Ĝis 1513 Cerentino apartenis al la Paroĥo Cevio. Pro elmigro la loĝantaro de Cerentino en la lastaj ducentjaroj konsiderinde malkreskis. La vilaĝo estas minacato de deklivoglitoj, rokofaloj kaj erozio de la planko. De 625 loĝantoj en la jaro 1591 Cerentino malkreskis al 58 loĝantoj en 2011.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti