Turkia korilo

specio de plantoj
(Alidirektita el Corylus colurna)

La turkia koriloturkia avelarbo (Corylus colurna) estas plantospecio el la genro Corylus (avelarboj) ene de la familio Betulacoj (Betulaceae). Ĝia natura disvastigejo estas de sudorienta Eŭropo kaj Malgrandazio trans suda Kaŭkazio kaj Kaŭkazio ĝis Himalajo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turkia korilo
Turkia korilo en la natura kreskejo en la subadriaj sudorientaj Dinaraj Alpoj
Turkia korilo en la natura kreskejo en la subadriaj sudorientaj Dinaraj Alpoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulacoj
Subfamilio: Coryloideae
Genro: korilo Corylus
Specio: Turkia korilo Corylus colurna
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
matura, jam faliĝinta fruktaro de arbo de la arba korilo

La turkia korilo kreskas kiel somerverda arbo kaj atingas alton ĝis 20 m. La planto formas tigon kaj piramidforman arbokronon. La alternestarantaj kaj duliniaj folioj havas tigon. La folioplato estas korforma, pinta kaj loba kaj duoble segiltenta.

La fruktoj staras dense kune kaj ĉirkaŭita de nur iom pli longa involukron. Ili kreskas en malsupra Aŭstrio, Hungarujo kaj en Banato en arbararoj. La nuksoj estas pli malgrandaj kaj pli malmolaj, ol la aliaj specioj. Kompare al la ordinara korilo (Corylus avellana) tiu specio havas iom pli malgrandajn nuksojn. La kromosomnombro estas 2n = 28.


Bildaro redakti

Devenado redakti

La Turkia korilo kreskas nature en sudorienta Eŭropo ĝis norda Irano. Ĝi bone kreskas en socioj de arbaroj de Quercus pubescens.

 
ĉe la natura kreskejo en „monta miksarbo kun blanka abio“ en Orjen, Montenegro
 
Turkia korilo kiel apudstrata arbo

Uzado redakti

La nuksoj estas manĝeblaj kaj volonte estas uzataj por baki (nuksa kuko). Ili havas agrable mildan guston. La ligno estas helbruna kaj taŭgas por fari meblojn kiaj skulptaĵojn.

Por la fortikeco kaj la maldika kresko la Turkia korilo estas uzata kiel stratarbo.

Literaturo redakti

  • R. Alteheld: Die Baumhasel (Corylus colurna L.): Monographie einer Baumart. In: Werner Koch (Hrsg.): Baumkunde, Band 1. IHW-Verlag, Eching 1996, ISBN 3-930167-15-8.
  • T. Pauls: Die Baumhasel (Corylus colurna L.) - mehr als ein Alleebaum. In: Mitteilungen der Deutschen Dendrologischen Gesellschaft 91 (2006): S. 191–199, ISSN 0070-3958.
  • Die Baumhasel auf waldwissen.net.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti