Juriens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Cosson)

Juriens estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 299 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Juriens
Blazono de Juriens
Blazono de Juriens
Blazono de Juriens
Juriens
Juriens
Juriens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 41′ 29″ N 6° 26′ 55″ O / 46.69139 °N, 6.44861 °O / 46.69139; 6.44861 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 29″ N 6° 26′ 55″ O / 46.69139 °N, 6.44861 °O / 46.69139; 6.44861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 299
Areo 9,36 km²
Alteco 797 m super marnivelo
Poŝtkodo 1326
Komunumkodo 5754
Mapo de Juriens
Mapo de Juriens
Situa mapo de Juriens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Juriens situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 19 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains kaj 25 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Juriens kaj la vilaĝeto Cosson.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,36 km², de kiuj 47,4% estas kovritaj de arbaro, 49,1% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Juriens limas en nordoriento kaj oriento al Romainmôtier-Envy en sudoriento al Moiry, en sudo al La Praz, en sudokcidento al Mont-la-Ville, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Vaulion.

Trafiko redakti

Juriens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka suda paralelvojo al la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Romainmôtier al Vaulion, kaj de Juriens konekta vojo kondukas al La Praz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud Chavornay. Pere de la poŝtaŭtolinio de Croy al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Juriens datiĝas el la jaro 1263 kiel iurians. Juriens dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Romainmôtier, kies centro estis la samnoma abatejo. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis parto de la berna Voktejo Romainmôtier. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti