Eŭrazia kotino

(Alidirektita el Cotinus coggygria)

La Eŭrazia kotinoperukarbedo (Cotinus coggygria, sin. Rhus cotinus ) estas specio indiĝena en granda areo de suda Eŭropo, oriente ĝi troviĝas tra tuta Mezazio kaj Himalajo ĝis norda Ĉinujo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭrazia kotino
Foliaro kaj semaro
Foliaro kaj semaro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Kotino Cotinus
Cotinus coggygria
(Scop.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas multetrunka arbedo kiu altas ĝis 5–7 m, kun malferma, disvastiĝanta, neregula habito, nur malofte konsistigante malgrandan arbon. La folioj longas 3–8 cm, kaj estas rondete ovalaj, verdaj kun vakseca bluverda brilo. La aŭtuna koloro ekstreme varias, ekde persikkolora kaj flava ĝis skarlata. La floroj estas multnombraj, prezentataj en grandaj infloreskoj kiuj longas 15–30 cm; ĉiu floro diametras 5–10 mm, kun kvin pale flavaj petaloj. La plej multaj el la floroj en ĉiu infloresko ne plene disvolviĝas, plilongiĝante en flavec-rozaj al roz-purpuraj plumecaj panikloj (se rigardate kiel amaso tiuj havas tufan "fum-similan" aspekton, tial la angla nomo smoke tree) kiuj ĉirkaŭas la malgrandajn ( 2–3 mm ) drupecajn fruktojn kiuj jes disvolviĝas.

Kultivado kaj uzo redakti

Tiu palearktisa specio ofte estas kreskigata kiel ornama planto, kun pluraj haveblaj kulturvarioj. Multaj el tiuj estis selektitaj por la purpura foliaro kaj por la floroj. La ligno antaŭe estis uzata por prepari flavan kolorigilon por farbi felojn kaj vestaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti