Csaba Csontos
Csaba Csontos [ĉaba ĉontoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csontos Csaba estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Csaba Csontos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1940 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de novembro 2013 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Csaba Csontos[1] naskiĝis la 17-an de junio 1940 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de novembro 2013.
Biografio
redaktiCsaba Csontos akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato en 1963. Post la diplomo li eklaboris en ŝtata arkitektura oficejo (dum la socialismo privataj oficejoj ne ekzistis). En 1966 li revenis al la universitato por instrui. En 1971 li edziĝis, post 3 jaroj li atingis la rangon atelierestro en la oficejo. Ekde 1981 li estis ĉefinstruisto en la universitata majstrokurso. Li ricevis premiojn inter 1988-2012.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- pluraj domoj apartenantaj al kastelo de Keszthely (1966-1986, kunarkitekto)
- observatorio en Piszkéstető (1971-1974, kunarkitekto)
- hotelo laŭ Placo Kálvin (1986-1988)
- hotelo en Székesfehérvár (2002)
Elektitaj artikoloj
redakti- Festetics-kastély helyreállítása (1986)
- Korona Szálló, Kálvin tér (1992)
- Novotel Hotel (2002)
Memorigiloj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio