Csobád
Csobád [ĉobAd] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Encs.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 12 km²
- Alto super marnivelo: 126 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2807/21.0263
- Loĝantaro: 730
- Poŝtkodo: 3848
- Telefonprefikso: 46
Situo redakti
Csobád situas sur ebenaĵo, en valo de Hernád, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Hidasnémeti. Encs troviĝas 9, Miskolc 25 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1323 laŭ la tiama ortografio "Chabad". La vilaĝo multe suferis pro inundoj de Hernád, tial la komunumo translokiĝis iomete for de la rivero. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al ĉefanĝelo Sankta Mikaelo
- kalvinana preĝejo
- grekokatolika preĝejo
- kampanilo
- nobeldomo de Kovács [kovAĉ]
- fiŝkaptista lago
Famuloj redakti
En Encs naskiĝis instruisto Pál Király.
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu