Dániel Hamary [hamari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hamary Dániel estis hungara kuracisto, oficiro, revoluciulo, fondinta membro de Societo Kisfaludy. Lia nobela antaŭnomo estis kisigmándi [kiŝigmAndi]. Li kontribuis sub diversaj pseŭdonimoj, ekzemple Futásfalvi Jenő, Piros Pista, Hajnal csillag, Szerelmes zivatar...

Dániel Hamary
Persona informo
Naskonomo Hamar Dániel
Naskiĝo 25-an de marto 1826 (1826-03-25)
en Tata
Morto 21-an de februaro 1892 (1892-02-21) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1847–1853) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
verkisto
soldato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo pri Dániel Hamary

Dániel Hamary [1] naskiĝis la 25-an de marto 1826 en Tata (Hungario). Li mortis la 21-an de februaro 1892 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Dániel Hamary frekventis bazlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Óbuda, mezlernejojn en Tata kaj en kalvinana kolegio de Pápa. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1847. Li dekomence partoprenis en Hungara revolucio de 1848, kie li estis arteliano-leŭtenanto. Post falo de la revolucio li estis arestita kelkajn semajnojn. En 1854 li akiris medicinan diplomon kaj li kuracadis en sia naskiĝurbo. En 1867 li estis nomumita ĉefkuracisto de Komárom (historia departemento), post 2 jaroj li iĝis armea ĉefkuracisto. En 1889 li pensiuliĝis. Li kontribuis ofte ekzemple en Vasárnapi Ujság, Napkelet.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Nem kell szerzetes rend (1848)
  • Orvosi vénytan (1852) - medicina tradukaĵo
  • Tüskés dalok (1863) - poemoj
  • A szívbetegségek különös kór és gyógytana (1865)
  • Apró életképek (1879)

Memorigiloj

redakti
  • strato kaj memortabulo en Tata.

Fontoj

redakti