Däniken

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Däniken SO (stacidomo).

Däniken estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 692 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. (Ne miksu Dänkien en Kantono Soloturno kun Dänikon en Kantono Zuriko.)

Däniken
Blazono de Däniken
Blazono de Däniken
Blazono de Däniken
Däniken, trafikcirklo en la vilaĝocentro kun rigardo al la atomcentralo Gösgen
Däniken, trafikcirklo en la vilaĝocentro kun rigardo al la atomcentralo Gösgen
Däniken, trafikcirklo en la vilaĝocentro
kun rigardo al la atomcentralo Gösgen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 641048 / 245264 (mapo)47.3569444444447.9819444444445Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 59′ O; CH1903: 641048 / 245264 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2692
Areo 5,41 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 4658
Komunumkodo 2572
Mapo de Däniken
Mapo de Däniken
Mapo de Däniken
vdr

Geografio redakti

Däniken situas ĉe la suda bordo de la rivero Aro ĉe la norda deklivo de la ĵurasa montokresto Engelberg, meze inter la urboj Araŭo kaj Olten. Rekonilo de la komunumo estas la malvarmiga turo de la atomcentralo Gösgen, kiu situas ĉe la bordo de la rivero sur la teritorio de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Däniken la frakcioj Eich, Neu-Däniken kaj Hagnau.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,41 km², de kiuj 34,2% estas kovritaj de arbaro, 32,3% servas por agrikulturo kaj 31,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Däniken situas en nordo al Obergösgen, en nordoriento al Niedergösgen, en oriento al Gretzenbach, en sudo al Walterswil, kaj en okcidento al Dulliken.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Araŭo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo kaj Olten al Soloturno kaj Bielo. Krome tra la komunumo pasas diversaj buslinioj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-okcidento en distanco de proksimume 5 kilometroj orienten.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Däniken datiĝas el la jaro 1273 kiel Tennikon. Dum mezepoko regis en Däniken la Baronoj de Gösgen kiel protektovoktoj de la Abatejo Schönenwerd. En la jaro 1382 la Senjoroj de Gösgen-Falkenstein heredis la vilaĝon, kiu en la jaro 1458 estis vendita al Soloturno. En la jaro 1627 Däniken estis apartigita de la voktejo Gösgen kaj atribuita al la ĉefejo Olten. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti