Dadu (urdue دادُو‎‎, sinde دادو‎) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono. La loknomo signifas: frato, tamen laŭ alia opinio ĝi devenas de poeto vivanta en la antikvaj tempoj.

Dadu
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 146 179  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 44′ N, 67° 47′ O (mapo)26.73194444444467.775 [+]
Alto 24 m [+]
Dadu (Sindo)
Dadu (Sindo)
DEC
Situo de Dadu
Dadu (Pakistano)
Dadu (Pakistano)
DEC
Situo de Dadu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dadu, Sindh [+]
vdr
Vido en Dadu

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Dadu kuŝas sur ebenaĵo laŭ okcidenta (dekstra) bordo de la rivero Induso en Pakistano. Sukur troviĝas 151, Hajderabado (Pakistano) 162, Karaĉio 222, Kveta 395, Multano 527, Fajsalabado 734, Lahoro 834, Peŝavaro 885, Rawalpindi 916, Islamabado 928, kilometrojn (aere) [2].

Historio kaj populacio

redakti

Aŭtentikaj fontoj mankas pri malnova historio de Dadu. Dum dominado de britoj (1843-1947) ĝi apartenis al distrikto de Karaĉio, poste al aliaj distriktoj, ekde 1931 oni establis propran distrikton, sed en 2004 ĝi aliĝis al distrikto de Ĝamŝoro, fine iom poste denove sendependiĝis. La fervojo konstruiĝis dum la brita periodo.

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
30 184 39 298 102 550 171 191
Bildoj pri lernejoj en Dadu
 
Kampuso
 
Armea lernejo
 
Agrikultura praktikejo
 
Akademio
 
Kolegio por fraŭlinoj

La loĝantoj estas islamanoj (97,5 %) kaj parolas parte la sindan lingvon (50,0 %) kaj sarajkian lingvon (43,3 %).

En Dadu la plej grava lernejo estas universitata kampuso.

Trafiko

redakti

Dadu situas laŭ la fervoja linio inter Kotri kaj Ŝikarpur. La urbego estas tuŝata per aŭtoŝoseo inter Karaĉio-Peŝavaro, krome estas atingebla simila vojo tra ponto post 30 km, fine estas nova rekta aŭtoŝoseo al Karaĉio. Dadu havas lokan flughavenon semajne po unu flugoj al Karaĉio.

Bildoj pri Dadu
 
Juĝejo
 
Hotelo
 
Librejo
 
Merkato
 
Stacidomo
 
Vojo
 
Strato

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti