Luzein

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Dalfazza)
Luzein
Blazono de Luzein
Preĝejo de Luzein
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Luzein
Koordinatoj  46° 55′ 12″ N 9° 46′ 0″ O / 46.92000 °N, 9.76667 °O / 46.92000; 9.76667 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 12″ N 9° 46′ 0″ O / 46.92000 °N, 9.76667 °O / 46.92000; 9.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1156
Areo 31,60 km²
Alteco 958 m super marnivelo
Poŝtkodo 7242 Luzein
7243 Pany
Komunumkodo 3891
Mapo de Luzein

Pri la komunumo redakti

Luzein estas komunumo de la komunumaro Luzein kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Luzein situas en la mezo de Pretigovio (germane Prättigau) ĉe la norda valoflanko. La sudan limon de la komunuma teritorio formas la rivero Landquart. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Buchen, Luzein, Pany, kaj Putz. Krome al ĝi apartenas la kvartalo Dalfazza diversaj somersetlejoj kaj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Luzein limas en nordoriento al Sankt Antönien, en sudoriento al Küblis, en sudo al Fideris, en sudokcidento al Jenaz, kaj en nordokcidento al Schiers.

Trafiko redakti

En la valo la komunuman teritorion pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos kaj paralele al ĝi la Retia Fervojo, kies stacidomo en Küblis estas ankaŭ la alirejo por la publika trafiko al Luzein, kies vilaĝoj atingeblas per poŝtaŭtolinio de la stacidomo Küblis al Sankt Antönien. La kantona vojo nr-ro 726.40 al Sankt Antönien pasas de Küblis tra Luzein. Krome estas vojo de la vilaĝa centro de Luzein al Schiers.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo Luzein estis kreita en la jaro 1892 per kunigo de la vilaĝoj Buchen, Luzein, Pany kaj Putz, kiuj hodiaŭ formas la kvar frakciojn de la komunumo.

La unua dokumenta mencio de Luzein datiĝas el la jaro 1185 kiel Luzene.

En la 12-a jarcento en Luzein la katedrala kapitulo de Koiro posedis bienojn, kies rajtoj transiris en la 13-a jarcento al la Senjoroj de Vaz, kiuj donacis ilin al la Monaĥejo Sankta Jakobo en Klosters. La Brugo Castels apud Putz estis de la 12-a jarcento ĝis 1649 la sidejo de la regantaj nobelaj familioj. Kiel parto de la tribunalejo Castels Luzein aliĝis en la jaro 1436 al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1662 la tribunalejo Castels estis dividita al la tribunalejoj Castels-Jenaz kaj Castels-Luzein. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti