Dambisa Moyo

ekonomikistino el Zambio

Dambisa Felicia MOYO (naskiĝis la 2-an de februaro 1969 en Lusako) estas zambia ekonomikistino specialiĝinta pri makroekonomio, la influo de eksterlanda helpo kaj internaciaj rilatoj.

Dambisa Moyo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1969 (1969-02-02) (55-jaraĝa)
en Lusako
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Zambio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater John F. Kennedy School of Government (en) Traduki
Universitato Harvard - publika administrado
Universitato de Oksfordo - doktoro de filozofio
Kolegio Sankta Antonio
Amerika Universitato
Kogod School of Business (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi laboris dum du jaroj kiel konsilisto por la Monda Banko (de 1993-1995) kaj ok jarojn ĉe Goldman Sachs (de 2001 ĝis 2008).

En 2009 ŝi konatiĝis tutmonde pro sia libro "Dead Aid", en kiu ŝi klarigis la tezon, ke senlima "evoluhelpo mortigas al afrikaj registaroj, kreskigis dependecon, korupton, kaj finfine kaŭzis malbonan regadon kaj korupton"[1]. Ŝi proponas, ke anstataŭe la industriaj landoj malfermu siajn merkatojn por produktoj el Afriko.

Ŝi vizitis preskaŭ 60 landojn ene de dek jaroj[2]. En 2013 ŝi partoprenis kiel prelegantino en la konferenco TED Global[3], samkiel en konferenco de TEDxBruselo en 2009 kaj 2010.

En 2009 la Monda Ekonomia Forumo honoris Dambisa Moyon pro ŝia laboro en la kampo de mikrofinanco (eksplicita ekzemplo: Kiva) kiel unu el la Junaj Tutmondaj Gvidantoj[4].

En 2009 la revuo Time Magazine elektis ŝin inter la 100 plej influaj homoj en la mondo.

Verkoj

redakti

Anglalingve

  • Dead Aid: Why Aid is Not Working and How There is a Better Way For Africa [Morta helpo: Kial helpo ne funkcias kaj kiel estas pli bona maniero por Afriko], Allen Lane Publishers, London 2009, ISBN 978-1-84614-006-8
  • How the West Was Lost: Fifty Years of Economic Folly – And the Stark Choices that Lie Ahead. Penguin Books, London 2011. ISBN 978-1-84614-235-2
  • Winner Take All: China's Race for Resources and What It Means for the World. HarperCollins, Toronto 2012. ISBN 978-1-4434-0740-3

Tradukoj

redakti
  • (trad. el la angla), L'aide fatale : Les ravages d'une aide inutile et de nouvelles solutions pour l'Afrique, Parizo, Jean-Claude Lattès, 2009, 250 p. (ISBN 978-2-7096-3360-4)

Referencoj

redakti
  1. (en) Wallis, William. "Foreign aid critic spreads theory far and fast Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine". Financial Times. la 23-an de majo 2009.
  2. (en) Biografio Arkivigite je 2015-07-06 per la retarkivo Wayback Machine, retejo de Damisa Moyo
  3. TED Global: Dambisa Moyo
  4. Monda Ekonomia Forumo: Young Global Leader Honorees 2009, arkivita de la originalo, Wayback Maŝino, la 17-an de oktobro 2012

Eksteraj ligiloj

redakti