Malfermi la ĉefan menuon

Danilo DOLCI [DOLĉi] (28 junio 1924, 30 decembro 1997) estis itala sociologo, poeto, instruisto kaj kontraŭperforta politika aktivulo. Li estas ĉefe konata pro sia kontraŭstaro al malriĉeco, socia ekskludado kaj Mafio en Sicilio, kaj oni lin konsideras unu el la ĉefaj agantoj de la kontraŭperforta movado en Italio. Li iĝis konata kiel la "Gandhi de Sicilio".

Danilo Dolci
Danilo Dolci en Ginevra, en 1992
Danilo Dolci en Ginevra, en 1992
Persona informo
NomoDanilo Dolci
Dato de naskiĝo28-a de junio 1924
Loko de naskiĝoSesana
Dato de morto30-a de decembro 1997
Loko de mortoTrappeto
Okupojsociologo, poeto, edukisto kaj kontraŭperforta politika aktivulo
Aĝo je morto73
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

BiografioRedakti

JunaĝoRedakti

 
Dolci en la unua duono de la kvindekaj jaroj

Danilo Dolci naskiĝis en Sesana (tiam en teritorio de la Provinco de Triesto - Italio), la nuntempa Sežana (en Slovenio. Lia patro Enrico estis agnostika sicilia fervojisto, dum lia patrino, Meli Kontelj, estis tre religia loka slovena virino.

La juna Danilo kreskis dum la faŝisma reĝimo de Mussolini. Li estis deksesjara kiam Italio eniris en la dua mondmilito kaj li kutimis iri en la stratoj deŝirante la afiŝojn de la faŝisma militpropagando. [1]

"Mi neniam aŭdis antaŭe la terminon 'militrifuzanto'," Dolci rakontis poste, "kaj mi ne havis ideon ke tiaj personoj ekzistus en la mondo, sed mi forte sentis ke estis eraro murdi homojn kaj mi certis ke mi ne volis fari tion.

Li provis eskapi de la polico kiu suspektis lin pro la deŝiritaj militafiŝoj, sed li estis kaptita dum li provis iri al Romo kaj li estis enkarcerigita dum mallonga tempo. Li poste rifuzis eniri en la armeo de la Respubliko de Salò, la marioneta-ŝtato de Mussolini kreita de la germanoj en la nordo de Italio post la armistico inter la Itala reĝolando kaj la Aliancanoj kiuj estis invadintaj la sudon de italio en 1943.

Post la milito Dolci inspiriĝis de la agado de la katolika pastro Don Zeno Saltini (it) kiu malfermis orfanejon por 3,000 forlasitaj infanoj. Ĝi estis en Fossoli proksime al Modena en Emilia Romagna, kaj estis nomata Nomadelphia (it). En 1950, la dudek-kvin-jara Dolci rezignis arkitekturan karieron en Svisio kaj mezklasan vivnivelon kaj decidis krei similan komunumon nomata Ceffarello por helpi la malriĉulojn.

Don Zeno estis suspektita de la aŭtoritatuloj kiel komunisto, kaj eĉ la Vatikano komencis diri ke Don Zeno estis "freneza pastro." Je la fino la aŭtoritatoj decidis fermi ambaŭ Nomadelphia-n kaj Ceffarello-n. Tamen en 1952, Dolci estis preta rekomenci sian laboron en alia loko.

En SicilioRedakti

En 1952 Dolci decidis direkti sin al la "plej malriĉa loko kiun mi iam konis" — la mizera fiŝistvilaĝo Trappeto en okcidenta Sicilio je 30 km okcidente de Palermo. Dum antaŭa vizito al siciliaj grekaj arkeologiaj restaĵoj li vidis la tiaman ekstreman malriĉecon en la kamparo.[1]

En Trappeto Dolci starigis orfanejon. Poste, en Partinico, li provis krei kooperativojn. Dolci komencis uzi malsatstrikojn, senperfortajn stratprotestojn kiel metodojn por puŝi la regionan registaron plibonigi la lokajn kondiĉojn. Je la fino, oni nomis lin la "Gandhi de Sicilio".

Kontraŭ mafioRedakti

Dolci komprenis la pezon kiun Mafia estis sur la malriĉuloj en Sicilio. Li ne atakis Mafion tuj sed komencis kontraŭstari ĝin pro la monopolo pri la akvofontoj per la projekto konstrui digon sur la rivero Jato. Komence tio alportis al li la minacojn de Mafio kaj la malaprobon de la aŭtoritatoj.

Li do komencis sian batalon kontraŭ Mafio deklarante ke la politikistoj estas helpataj de Mafio poe esti elektitaj. Li portis sian proteston al Romo ĉe la Kontraŭmafia Komisiono.

Kontrastaj vidpunktojRedakti

Dolci ofte estis en kontraŭstaro kun la aŭtoritatoj. Ankaŭ multaj lokanoj ne estis feliĉaj pri la konstruo de la digo. La laboroj de la digo je la fino estis faritaj de firmaoj ligitaj al Mafio, kiu evidente decidis ŝanĝi malutilon por ĝi al utilo por ĝi.

En 1964, la arkiepiskopo de Palermo Kardinalo Ernesto Ruffini publike denuncis Dolci kaj Giuseppe Tomasi di Lampedusa, aŭtoro de Il Gattopardo, kiuj kiel Mafio, "misfamigas" ĉiujn sicilianojn.

Je la fino la ĉiuflankaj akuzoj puŝis Dolci for de la scenejo. En la lastaj 20 jaroj de sia vivo li malaperis de la publika atento en Italio, kvankam eksterlande li ricevis ankoraŭ premiojn pri sia kultura laboro.

En EsperantoRedakti

La volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI 2012 entenas priskribon de lia eventoplena vivo kaj la tradukon al Esperanto (paĝoj 302-305) de ĉapitro el la kolekto “Racconti siciliani - Siciliaj rakontoj”.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Danilo Dolci, by Jaclyn Welch, in Danilo Dolci nell'accademia del villaggio globale (a cura di Gaetano G. Perlongo), July 5, 1997