Darłówko estas la ĉemara kvartalloĝo de la urbo Darłowo ĉe la elfluejo de la rivero Wieprza (prononcu: vjepĵa) al la Balta Maro, kaj situas en la regiono Wybrzeże (marbordo) Słowińskie. Darłówko ne nur somere estas grava kuraca, turisma kaj ripoza loko.

Darłówko

Blazono

Blazono
setlejo
Darłówko (Pollando)
Darłówko (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Darłówka
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Sławieński
Komunumo Komunumo Darłowo
Koordinatoj 54° 25′ N, 16° 25′ O (mapo)54.41666666666716.416666666667Koordinatoj: 54° 25′ N, 16° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 ... 5 m
Poŝtkodo 76-150 i 76-151
Telefona antaŭkodo 94
Aŭtokodo ZSL
TERYT 4324413011
Komunuma retejo http://www.darlowo.pl/
vdr
Darłówko – plaĝo kaj lumturo
Darłówko – lumturo
La disŝovebla ponto en Darłówko, la nura en norda Pollando
La disŝovebla ponto en Darłówko ĉe la elfluejo de rivero Wieprza (prononcu: vjepĵa)
Darłówko - la eniro al la haveno kaj lumturo, foto farita el la disŝovebla ponto (septembro 2008)
Darłówko - la haveno, foto farita el la disŝovebla ponto
La plaĝo kaj banejo en Darłówko, t.e. ĉemara kvartalloĝo de Darłowo
Darłówko nokte - la elfluejo de la rivero Wieprza (prononcu: vjepĵa)
Darłówko - la ekskursŝipo
La orienta kajo de la haveno en Darłowo/Darłówko

Esperanto redakti

Meze de decembro 2015 venis de Puck al Darłówko la Senata Esperanto-ekspozicio. La Senata Ekspozicio dum sia turneo tra Pollando unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. Post la Senato la E-ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Slupsko, Kępice, Darłowo, Łeba, Miastko, Kartuzy kaj Puck. Al Darłówko la ekspozicion invitis la lokaj esperantistoj de EDE-Pollando Halina Borysiewicz kaj doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kun la vic-prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun la Urbestro de Darłowo. La vernisaĝo okazis la 18-an de januaro 2016 je la horo 13:00 en la ekspozici-salono de la haveno en Darłówko ([1]). En februaro 2016 la Senata Esperanto-ekspozicio pluveturis al urbo Ustka.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti