Dave Grusin

usona komponisto

David „Dave“ GRUSIN (naskigis la 26-an de junio 1934 en Littleton, Koloradio) estas usona komponisto de filmmuziko, ĵazpianisto, muzikaranĝisto kaj -produktisto same kiel bandestro.

Dave Grusin
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Robert David Grusin
Naskiĝo 26-an de junio 1934 (1934-06-26) (89-jaraĝa)
en Littleton
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Koloradio • Littleton High School • Manhattan School of Music vd
Familio
Gefratoj Don Grusin vd
Profesio
Okupo komponistopianistodirigento • ĵazmuzikisto • kantoverkisto • filmkomponisto • aktorobandestro vd
Aktiva dum 1962– vd
Verkado
Verkoj Dave Grusin and the NY-LA Dream Band ❦
Dave Grusin Presents GRP All-Star Big Band Live! vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Grusin studis ĉe la Universitato de Koloradio kaj muzikis tie kun Terry Gibbs, Art Pepper, Anita O'Day kaj Johnny Smith. En 1959 li iris al Novjorko kaj fariĝis akompanisto kaj aranĝisto por Andy Williams. Grusin prizorgis en 1966 kiel muzika direktisto kaj aranĝisto i.a. por du jaroj ankaŭ la spektaklon de Catarina Valente kaj loĝis tiutempe jam en Amsterdamo. Jam en 1960 li estis aŭdebla de sondiskoj de Benny Goodman kaj ekloĝis en 1962 je Los-Anĝeleso. Tie li muzikis kaj aranĝis interalie por Sarah Vaughan, Quincy Jones kaj Carmen McRae. Meze de la 1970-aj jaroj li ludis klavaron kun Gerry Mulligan kaj Lee Ritenour. Kune kun Larry Rosen li produktis tiutempe albumojn kun muzikistoj kiel Earl Klugh aŭ Patti Austin por diskeldonejoj kiel Blue Note Records aŭ CTI; En 1982 li fondis kun Rosen la eldonejon GRP Records (Grusin Rosen Productions), kiu evoluis al grava eldonejo de aktuala ĵazo kaj kunfandomuziko kaj sukcesis aparte sur la kampo de glata ĵazo. Grusin ankaŭ direktis la ĉiustelularon de la eldonejo. Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj sekvis aliaj sonregistraĵoj de kunfandomuziko ĝis popularmuziko, parte kun simfoniorkestro.

Grusin komponis kaj produktis ankaŭ filmmuzikojn, por kiuj li parte ricevis Oskar-premionGremion: En 1989 li verkis la muzikon por la filmo The Fabulous Baker Boys, en 1990 por Havanna, en 1999 por la filmo Random Hearts. Krom tio li produktis la muzikon por The Firm. Ankaŭ la aranĝisto ricevis plurfoje distingojn, pro ĉi tiu kaŭzo li ricevis ekde 1986 entute ok Gremiojn, ekzemple en 2003 por sia instrumenta aranĝaĵo de „Mean Old Man“ (por James Taylor).

Krom ĉe GRP li publikigis ankaŭ ĉe Columbia, Sheffield Lab kaj Polygram Lia frato Don Grusin (naskiĝinta en 1941) ankaŭ estas ĵazpianisto kaj komponisto. Dave Grusin havas filon nome Stuart.

Diskoj redakti

  • Winning (1969)
  • Discovered Again! (1976, Sheffield Lab)
  • Kenji Omura: Concierto de Aranjuez (1978) (Keyboard)
  • One of a Kind (1978, GRP)
  • Mountain Dance (1980, GRP)
  • Dave Grusin an the GRP All-Stars live in Japan (1981, Arista)
  • Out of the Shadows (1982, GRP)
  • And the NY-LA Dream Band (1984, GRP)
  • Night-Lines (1984, GRP)
  • Harlequin (mit Lee Ritenour)(1985, GRP)
  • Sticks and Stones (mit Don Grusin) (1988, GRP)
  • Migration (1989)
  • Cinemagic (1990)
  • Collection (25. Oktober 1990)
  • The Gershwin Connection (1991)
  • Homage to Duke (1993)
  • Dave Grusin Presents GRP All-Star Big Band: Live! (1993)
  • The Orchestral Album (1994)
  • Two for the Road: The Music of Henry Mancini (1997)
  • Presents: West Side Story (1997)
  • Priceless Jazz (1998)
  • Two Worlds (2000)
  • Now Playing: Movie Themes – Solo Piano (2004)
  • Amparo (2009)

Konsultlibraj notoj redakti

  • Ian Carr k. a. Rough Guide Jazz. Der ultimative Führer zum Jazz. Metzler Verlag, Stutgarto 1999, ISBN 3-476-01584-X
  • Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Reclam, Stutgarto 2003, ISBN 3-15-010528-5
  • Martin Kunzler, Jazz-Lexikon Bd. 1. Rowohlt, Reinbek 2002 ISBN 3-499-16512-0