Dawda Kairaba Jawara (16a de majo 1924 – 27a de aŭgusto 2019[1][2]) estis Gambia politikisto kiu estis ĉefministro de 1962 ĝis 1970 kaj poste la unua prezidanto de Gambio de 1970 ĝis 1994.

Dawda Jawara
Persona informo
Dawda Kairaba Jawara
Naskiĝo 16-an de majo 1924 (1924-05-16)
en Barajally, Gambia Colony and Protectorate,  Brita imperio
Morto 27-an de aŭgusto 2019 (2019-08-27) (95-jaraĝa)
en Fajara
Religio islamo vd
Lingvoj anglaaraba vd
Ŝtataneco Gambio vd
Alma mater Achimota School • Universitato de GlasgovoUniversitato de Liverpolo vd
Partio Popola Progresema Partio vd
Familio
Edz(in)o Chilel Jawara • Augusta Jawara vd
Profesio
Okupo politikistobestokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jawara naskiĝis en Barajally, MacCarthy Island Division, filo de Mamma Fatty kaj Almami Jawara. Tiun edukis la lernejo Methodist Boys School en Banĝulo kaj post tio Altlernejo Achimota en Ganao. Li studis por fariĝi veterinara kirurgo ĉe la Fako de Veterinara Medikamento de la Universitato de Glasgovo kaj poste finis sian trejnadon ĉe la Universitato de Liverpool. Li revenis al Gambio je 1953 kaj edziĝis kun Augusta Mahoney. Li fariĝis sekretario de la nova Popola Progresema Partio (PPP) kaj elektiĝis al la Domo de Reprezentantoj en la balotado de 1960. Tiu fariĝis la estro de la PPP kaj poste la unua ĉefministro de la lando je 1962, nur la dua registrarestro iam ajn post Pierre Sarr N'Jie.

Sub Jawara, Gambio akiris sendependecon de Britio je 1965. Tiu daŭre estis ĉefministro kaj Elizabeto la 2-a daŭre estis ŝtatestro kun la titolo Reĝino de Gambio. Je 1970, Gambio fariĝis respubliko, sen monarkio, kaj Jawara estis elektita kiel la unua prezidanto. La plej granda defio al la povo de Jawara okazis je 1981 dum nesukcesa puĉo kaj soldatoj de najbara Senegalo devis enveni, kun de 400 al 800 mortoj raportitaj. Post la puĉo, Jawara kaj Senegala prezidanto Abdou Diouf anoncis la kreon de la Senegambia Konfederacio, sed ĝi disfalis je 1989.

Jawara daŭris regi ĝis 1994 kiam puĉo de Yahya Jammeh forprenis la registaron. Post tio, Jawara ekziliĝis, sed revenis je 2002 kaj vivis en Gambio ĝis sia morto.

Ĉefministro Jawara kun David Ben-Gurion kaj Generalo Moshe Dayan dum vizito al Israelo je 1962.

Bildo sur Gambia mono redakti

Jawara aperis sur variaj gambiaj dalasiaj banknotoj kaj moneroj de 1971 al 1994.

Referencoj redakti

  1. Profile of Dawda Kairaba Jawara
  2. Shaban, Abdur Rahman Alfa. The Gambia's first president, Dawda Jawara, dies aged 95 - Presidency. Africanews (27a de aŭgusto 2019). Alirita 8a de Novembro 2019.