Dejtár
Dejtár estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 22 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0371/19.173
- Loĝantaro: 1490
- Poŝtkodo: 2649
- Telefonprefikso: 35
Geografio redakti
Dejtár situas sur mildaj deklivoj, proksime de maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Vác-Balassagyarmat. La lasta troviĝas 13, Budapeŝto 70 km-ojn. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senĝene.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1255 en formo "Dehter". Ekde 1435 la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Tiutempe la komunumo estis kampurbo. En la 19-a jarcento kelkfoje incendioj okazis. Post Traktato de Trianon Dejtár trovis sin apud al nova landlimo. Vilaĝservoj estas biblioteko, kuracejo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo de 1810
- monumento pri Sankta Floriano de 1855
- monumento pri Sankta Triunuo