Demandice
Ne konfuzu kun vilaĝo Domadice en la sama distrikto!
Demandice | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 935 85 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 966 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 8′ N, 18° 47′ O (mapo)48.12583333333318.781944444444 [+] | ||
Alto | 133 m [+] | ||
Areo | 21,92 km² (2 192 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demandice, hungare Deménd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 40 km²
- Supermara alteco: 140 m
- Loĝantaro: 1000
- Poŝtkodo: 935 85
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
redaktiDemandice situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1291 en formo "Damian". En 1910 loĝis tie 724 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1036 da homoj, (688 slovakoj, 335 hungaroj).
Hébec
redaktiHébec estas apuda iama vilaĝo, unue menciita en 1317 en formo Hebuch. Ĝi detruiĝis dum la tatara invado en 1241. Sur sia preĝejo troviĝas jaro 1023. Laŭ la legendo en 1778 ŝafisto aŭdis voĉon de Sankta Helena. Ŝi admonis: ne detruiĝu sia preĝejo. Ĝi renoviĝis en la 19-a jarcento kaj iĝis pilgrimloko.
Vidindaĵoj
redakti- gotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 14-a jarcento, en 1750 tute trakonstruiĝis, en 1766 renoviĝis
- katolika favora preĝejo el la 11-a jarcento en ekstera vilaĝparto Hébec, kelkfoje renoviĝis
- kastelo de Simonyi (ŝimonji) el la 18-a jarcento
- postbaroka kastelo de Sántha (ŝAnta) el la 18-a j.c.
- postbaroka kastelo de Majthényi (majtEnji) el la 18-a j.c.
- kastelo de Benjovski el la 18-a j.c.
- novklasikisma kastelo de Berger el la 19-a jarcento
- kastelo de Jancsó (janĉO) el la 20-a jarcento
Famuloj
redaktiEn la iama Déménd naskiĝis kaj mortis hungara parlamentano János Paczolay. En la iama Déménd naskiĝis hungara agronomia politikisto Károly Baross.