La entrepreno Deutsche Lufthansa AG, mallonge Lufthansa [LUFT-hanza], estas la plej granda flugkompanio de Germanio. La kompania sidejo estas en Kolonjo, sed la "hejma flughaveno" estas Frankfurto ĉe Majno. Ĉar ties kapacitoj trakti aviadilojn ne sufiĉis, oni nomis dua centra flughaveno de Lufthansa tiun de Munkeno - plej multaj internaciaj flugoj de Lufthansa do alvenas en unu el tiuj du urbojn kaj naciaj flugoj plutransportas la pasaĝerojn al aliaj urboj, ekzemple la ĉefurbo Berlino. Post kiam Lufthansa transprenis la nacian aviadilan kompanion de Svisio, Swiss, la Flughaveno de Zuriko estas la tria centro por internaciaj flugoj, la unua ekster Germanio (centra regiona flughaveno de Swiss estas Ĝenevo). La entrepreno estas fonda membro de la aviadila ligo Star Alliance. Dum 2005 en la kompanio laboris 91 364 dungitoj.

Lufthansa
Deutsche Lufthansa AG
flugkompaniopublika kompanionegoco vd
Dum 1926 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Deutscher Aero-Lloyd
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Kolonjo
Lando Germanio
Estr(ar)o Carsten Spohr • Christoph Franz • Wolfgang Mayrhuber
Dungitoj 35 221 (stato: 31-a de decembro 2019)
ISIN-kodo DE0008232125
Partoprenanta Q120096494 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Lufthansa
IATA
LH
ICAO
DLH
Voksigno
LUFTHANSA
Fondita 1926 (kiel Deutsche Luft Hansa Aktiengesellschaft), disigita 1945, refondita 1954
Naboj
Fokus-urboj
Programo por oftaj flugantoj Miles and More
Sidĉambro por membroj HON / Senator Lounge
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 319 (+ 145 mendoj + 30 opcioj); Lufthansa AG inkluzive de Cityline, Cargo kaj filioj (krom Swiss): 432
Cellokoj 188
Ĉefsidejo Kolonjo (Germanio)
Ĉefuloj Jürgen Weber (estro de kontrola konsilio kaj iama ĝenerala direktoro), Wolfgang Mayrhuber (ĝenerala direktoro), Stefan Lauer, Stephan Gemkow (financestro)
Retejo: http://www.lufthansa.de
vdr
Aviadilo Airbus A380 de la flugkompanio Lufthansa en Frankfurto ĉe Majno.

La entrepreno estas inter la plej grandaj siaspecaj en la mondo: Dum 2004 ĝi en internaciaj flugoj transportis pli da pasaĝeroj ol iu alia membro-kompanio de la internacia aviada asocio IATA, kaj ankaŭ transportis pli da varoj ol iu alia konkurenca entrepreno. Dum 2005 51,3 milionoj da klientoj flugis per Lufthansa, sed la kvanto da transportitaj varoj pro la malforta konjunkturo malaltiĝis gis "nur" 1 736 000 tunoj da varoj.

La flugoj de Lufthansa havas la IATA-mallongigon LH aŭ la numeron 220, kiu estas la komenco de ĉiu bileta numero. La ICAO-mallongigo por la entrepreno tamen estas DLH. En internaciaj konektoj, la flugoj AL Germanio havas ne-parajn numerojn, kaj tiuj DE Germanio parajn numerojn.

Aviadilaro redakti

AVIADILARO DE LUFTHANSA
Aviadilo En Servo
Airbus A319-100 30
Airbus A320-200 64
Airbus A320neo 4
Airbus A321-100 20
Airbus A321-200 43
Airbus A321neo 15
Airbus A330-300 19
Airbus 340-300 8
Airbus A380-800 10
Boeing 747-400 13
Boeing 747-8 19

Ligiloj redakti