Dick HIGGINS, plena nomo Richard Carter Higgins (Kembriĝo, la 15-an de marto 1938 - Kebekio, la 25-an de oktobro 1998), estis angla poeto kaj komponisto. Li pritraktis la fenomenojn pri interrilato inter la artoj ekde 1957.

Dick Higgins
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1938 (1938-03-15)
en Kembriĝo
Morto 25-an de oktobro 1998 (1998-10-25) (60-jaraĝa)
en Kebekio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio
Universitato Yale Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Alison Knowles (en) Traduki (1960–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hannah Higgins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
eldonisto
dramaturgo
serigrapher (en) Traduki
komponisto
verkisto
ludartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Gravurado Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis kun la komponisto John Cage kaj en 1961 fariĝis parto de la grupo Fluxus, avangarda movado por kiu la arto estas tuta evento kiu ampleksas ĉiujn eblajn disciplinojn, nuligante la diferencojn inter poezio, muziko, pentrarto, skulptaĵo kaj teatro.

En 1963 li fondis Something Else Press, kiu distingis sin pro la antaŭenigo de eksperimentaj verkoj. En la sama periodo li ellaboris la koncepton de "intermedium", kiun li aludis al tiuj esprimaj formoj en kiuj la diversaj artaj disciplinoj estas interplektitaj en unika kaj nedisigebla strukturo. Ĉi tiu koncepto estis disvolvita en 1965 en fama eseo titolita Intermedia, publikigita en "Something Else Newsletter".

Higgins, senlaca artisto, uzis la plej diversajn esprimajn rimedojn. Li realigis aranĝojn, koncertojn, ekspoziciojn; kunlaboris en multaj revuoj pri arto kaj literaturo; okazigis konferencojn kaj studajn seminariojn; li publikigis ĉirkaŭ kvindek librojn. Liaj verkoj, tre eksperimentaj, ankaŭ inkludas verkojn de sona kaj vida poezioj. Al la historio de ĉi-lasta li dediĉis iujn gravajn studojn, inter kiuj la Ŝablona Poezia Volumo elstaras.