Diego DURÁN (Sevilo, 15371588) estis hispana historiisto kaj dominikano konata ankaŭ kiel fray Diego Durán, verkisto de unu el la unuaj verkoj pri diversaj aspektoj de la socio de meksikoj (aztekoj), por kio li studis la naŭatlan kaj konsultis nombrajn gravajn originalajn atestilojn, kaj parolaj kaj skribaj.

Diego Durán
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1536 (1536-11-30)
en Sevilo
Morto 30-an de novembro 1587 (1587-11-30) (51-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo historiistoverkisto • misiisto
Verkoj Codex Durán
vdr
Moktezumo reprezentata laŭ kodekso de la kronikisto de las 16.a jarcento Diego Durán.

Verko redakti

Lia plej grava verko estas la Historia de las Indias de Nueva España e islas de Tierra Firme, foje referencita kiel Kodekso Durán; ĝi estis eldonita por la unua fojo en variaj volumenoj inter 1867 kaj 1880 pro la intereso de la meksika politikisto José Fernando Ramírez por elhavi tiun manuskripton el la Nacia Biblioteko de Hispanio. Durán verkis tiun Historion post realigi detalan esploradon en parolaj fontoj, kodeksoj kaj diversaj atestiloj, kiujn ili komparis por havigi version pravan pri la informo pri la meksikoj kaj ties samtempuloj. Simile al tiu de Bernardino de Sahagún, la verko havis antropologian celon, nome koni rekte la kutimojn kaj tradiciojn de la popoloj de Mezameriko, enhavante el desegnoj, al studoj pri la lingvo, mitoj kaj legendoj, dioj, funebraj ritoj, kulturo, kuirarto kaj socia kaj politika organizadoj.

Eksteraj ligiloj redakti