Dimitri Miĥalopulos

greka historiisto

Dimitri Miĥalopulos (franclingve: Dimitris Michalopoulos) estas greka historiisto kaj unu el la malnova grupo de esperantistoj en Greklando.

Dimitri Miĥalopulos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1952 (1952-05-01) (71-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj moderna grekamezepoka grekafrancaanglaitalahispanaEsperantoantikva grekagreka
Ŝtataneco Grekio
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de AtenoLernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj • Scuola italiana statale di Atene • École pratique des hautes études • Institut français de Grèce • Hellenic-American Union • State Institute of Russian Language
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • tradukistoaŭtoro • biografo • kolumnisto • redaktisto • helenisto
Verkoj Homer's Odyssey beyond the myths
Τhe Greek National Divide. Another Dimension
America, Russia and the Birth of Modern Greece
The Homeric Question Revisited: An Essay on the History of the Ancient Greeks
The Platonic Polity as the remedy to the "revolt of the masses"
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Ateno (1952) kaj studis ĉe la Itala Lernejo de Ateno, ĉe la Nacia Universitato de Ateno kaj en la École des Hautes Études en Sciences Sociales (Parizo), kie li estis proklamita Doktoro en Historio (1978). Dum la jaroj 1982-1994 li estis prelega unue kaj poste asistanta profesoro en Historio ĉe la Aristotela Universitato de Tesaloniko. De la jaro 1990 ĝis la jaro 2000 li estis la Direktoro de la Muzeo de la Urbo de Ateno. Samtempe li estis profesoro pri Ŝipa Historio ĉe la Ŝipa Akademio de Grekio kaj pri Milita Historio ĉe la Ŝipa Militista Kolegio de Greklando. Dum la jaroj 2004-2011 li estis la Direktoro de la Instituto pri Studoj pri Eleutherios Venizelos kaj lia Epoko. Li estis vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Bukareŝto (majo 2017). Hodiaŭ li estas la historiisto de la Instituto de Helena Marhistorio kaj membro de la Académie des arts et sciences de la Mer.

Frua vivo de esperantisto redakti

La unua kerno de esperantistoj en Grekio estis formita, en la 1950-aj jaroj, danke al Dro. Anakreon Al. Stamatiadis, Akademiano, Honora membro de U.E.A. kaj dojeno de la esperantistaro. Tamen li estis tro maljuna. Tiel la grekaj esperantistoj publikigis en 1964, jaro de sia morto, la sepan eldonon de lia Gramatikon de Esperanto (skribita en greka kaj por Grekoj) kaj establis sian ĉefsidejon en malnova plataĵo, en la centro de Ateno, ĉe la kuniĝo de la Avenuo Patission kaj la strato Sankta Meletios. La kerno estis formita de studentoj de la Usona Kolegio en Ateno kaj de la Itala Lernejo en la greka ĉefurbo. La militista puĉo de 1967 ebligis reĝimon ege aŭtoritateca en Greklando; kaj la registaraj aŭtoritatoj rigardis kun suspekto ĉiun internacian movadon. Kiel rezulto, la esperantisma kerno estis malorganizita kaj finfine solvita. Kio estas pli, la volontula instruado de Esperanto en la Grekaj Altlernejoj, instigita danke al A. Stamatiadis kaj al Gimnaziestro P. Patras, haltis. D. Miĥalopulos, kies lasta instruisto estis A. Tsirimokos, akiris la Verdan Stelon en 1968, sed hodiaŭ la konstruaĵo, kie oni kunvenis kaj instruis Esperanton estas malplena kaj forlasita. Plie, la projekto de skribado en greka kaj Esperanto pri la Paralelaj vivoj de Zamenhof kaj Stamatiadis, koncipita de D. Miĥalopulos kaj aliaj esperantistoj, estis forlasita.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti