Diskuto:Isiguro Teruhiko

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by ThomasPusch

Tiu ĉi artikolo ĝis nun literumas la familian nomon (石黒 en strekaj kanaoj, いしぐろ en rondaj) - evidente laŭ la Kunrei-sistemo - Isiguro, kiel faris la kreinto de la teksteto, Miroslav Malovec, en 2005, kaj kiel supozeble en nekrologo pri li en 1980 faris la revuo Esperanto (mi ne havas la nekrologon, sed la malmultaj linioj de M. Malovec aspektas kvazaŭ ili povus baziĝi laŭ tiu konciza mortoinformo). Tre multaj aliaj fontoj tamen laŭ la Hepburn-sistemo uzas la literumon Ishiguro, ekster kaj ankaŭ en Esperantujo, ekzemple ankaŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 pri lia samnomulo Yoshi H. Ishiguro. Ĝis nun estas neniu noto ke estas almenaŭ du esperantistoj de sama familia nomo, kaj ke laŭ pluraj alternativoj eblas transskribi la noton, tiel ke facile eblas perdi la komprenon kiu estas kiu, aparte se kiel la Enciklopedio de Esperanto oni nur notas la familian nomon.

La proksimuma prononco de la familia estas [iŜIguro], pli "ŝ" ol "s", iom inter ambaŭ sonoj, tial la du variaĵoj. Ambaŭ literumoj en latinlingvaj lingvoj kutimas, kaj necesas indiki ambaŭ, kaj ankoraŭ decidi kiun uzi por la artikolo, kaj kiun nur per aliditektilo mencii kiel "duan eblecon". Ĉar la familia nomo en Japanio tute oftas, eblas bone serĉi la trafojn per guglo de ambaŭ variaĵoj: laŭ ĵusa serĉo rezultis pli ol 1.890.000 trafoj por Ishiguro, malpli ol 30.000 por Isiguro - poento por Ishiguro. Tradukiloj kiel la reta tradukhelpilo de guglo supozas ke la nura vorto Isiguro eble estas cebua, dum Ishiguro sen konteksto de pliaj vortoj klare rekonatas kiel japana - plia poento por Ishiguro. Kaj kvankam la formo Ishiguro ne estas normala esperanto, tamen pro la historia transskribo de "ŝ" per literoj "sh" fine de la 19-a jarcento ankaŭ por averaĝa esperantisto iom diveneblas ke la prononco estas pli "ŝ" ol "s" - tria poento por Ishiguro. Aldone, ĉar laŭ kutimo en esperantaj tekstoj ankaŭ permesatas esperantlingva latinliterigo de nomo, ankoraŭ aldonindas tria literuma alternativo "Iŝiguro" (vidu ekzemple sur [librokovrilo "Abocolibro de Esperanto" de 1938]). Kaj ankoraŭ ne fino: Tre ofte en Esperanto kiel en tre multaj okcidentaj lingvoj oni ŝanĝas la japanan vortordon "familia nomo persona nomo" al eŭropeca vortordo "persona nomo familia nomo", tiel ke rezultas sume ses variaĵoj, ĉiuj ie-tie uzataj. Do necesas relative amplekse klarigi pri ĉiuj variaĵoj komence de la artikoloj, por certigi ke temas pri unu homo, ne pri tri aŭ ses, sed el inter la variaĵoj mi proponas laŭ simpla konstato de plej ofta uzo nomi la artikolon "Ishiguro" kaj aldoni la variaĵojn Isiguro kaj Iŝiguro (la japana vortordo "familia nomo persona nomo" ankaŭ kutimiĝis por biografioj pri japanoj en la e-lingva vikipedio kaj ankaŭ konserviĝu). Ĉiuj aliaj variaĵoj gvidu ĉi tien. Tio aspektas senespere komplika, sed ĉiu redakte pli pigra solvo kreas miskomprenojn kaj malhelpas bonajn interligojn inter mencioj pri la sama homo en diversaj artikoloj, el diversaj epokoj. ThomasPusch (diskuto) 08:08, 23 mar. 2016 (UTC)Reply

PS:Ankoraŭ mankas esperantlingvaj artikoloj pri pluraj verkistoj de tiu familia nomo, plej notinde pri Kazuo Ishiguro aŭ Isiguro Kazuo ktp. (vikidatumoj Q272855), kiu jam menciiĝas per du ruĝaj ligiloj en la esperantlingvaj artikoloj postmoderna literaturo kaj Premio Booker, sed la biografia artikolo ankoraŭ atendatas... Jen pliaj okazoj ekzerci la klarigojn pri ses eblecoj de latinliterigo de la nomo. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 08:23, 23 mar. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Isiguro Teruhiko".