Isiguro Teruhiko

japana esperantisto

ISHIGURO Teruhiko (respektive Ishiguro Teruhiko, en rondaj kanaoj いしぐろ てるひこ, proksimuma prononco [iŜI:guro teruHI:ko], naskiĝis en 1906, mortis la 11-an de majo 1980 en Tokio) estis japana esperantisto.

Isiguro Teruhiko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 11-an de majo 1980 (1980-05-11) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis aktiva en diversaj fakoj de la Movado kaj ekster ĝi. Kiel komitatano de UEA ĝis 1977, LKK-ano por la tokia 50-a UK 1965 kaj multjara direktoro de Japana Esperanto-Instituto, li kunkonstruis la organizitan Movadon en sia lando. Kiel tradukanto el la japana, d-ro Isiguro kunlaboris kun Masao Miyamoto pri El japana literaturo (1965) kaj pri El la vivo de Syunkin (1968, Tanizaki Zyun’itirô. El la japana trad. Miyamoto M. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2021. 91p. 21cm. ISBN 9784930785800). Li ankaŭ kontribuis per la traduko de La belan pacon (1959) al la movado kontraŭ nukleaj armiloj.[1]

Tradukoj

redakti
 
 Tiu ĉi 31-paĝa verketo temas pri la eksplodoj de atombomboj sur Hirosima kaj Nagasaki, en Aŭgusto de 1945. Eksplodoj kiuj mortigis tuj 333.000 homojn kaj vundis 235.000. El tiuj vunditoj, 88,7 % mortis antaŭ la 10-a tago post la malhumana monstra eksperimento kaj, krome, de tiuj, kiuj estis kelkajn kilometrojn for de la eksplodcentro, la radioaktiveco forprenadis la vivon unuj post la aliaj, eo multajn jarojn poste de la du fatalaj tagoj.

S-ro Senzi Yamaguti kortuŝe verkis siajn travivaĵojn, kaj sciante ke li estis komdamnita al nepra morto, li forgesis tion por sin dediĉi al konsolo de siaj malfeliĉaj samsortanoj kaj ankaŭ labori por veki la publikan opinion de la homaro kontraŭ la produktado, eksperimentoj kaj konservo de ĉiaj nukleaj armiloj. Samideano Mioko Adati, en la antaŭparolo al la bela esperanta traduko de Ter. Tsiguro, petas estu tradukata «La belan pacon» en ĉiun nacian lingvon, por ke ĝi estu legata de ĉiuj homoj en ĉiuj landoj, kio estos unu paŝo al la fina celo de ĉiu

konscia esperantisto: la paco. 
— J. DEVIS, Boletín n133 (maj 1962)
 
 La Aŭtoro estis 14-jara knabo en Nagasaki, kiam la atombombo detruis ia urbon, la 9-an de aŭgusto 1945, kaj kreis inferon por la postvivantaj urbanoj, kiujn ĝis nun turmentas kruelaj nekuraceblaj malsanoj kaj dolora morto. En tiu infero li vivis ankoraŭ 14 jarojn kaj malgraŭ siaj personaj suferoj li laboregis por starigi en la mondo la belan pacon, sen militoj kaj sen atombomboj. En la libro li rakontas siajn proprajn travivaĵojn kaj la danteskajn suferojn de la loĝantaro de Nagasaki.

La libro estas lerta pledo kontraŭ]] milito kaj ĉefe kontraŭ la monstraĵo de nukleaj armiloj. La juna aŭtoro supozeble estis budhisto, konvinkita pri la leĝo de karmo, ĉar li skribas: “Ha, kial mi devas esti tiel turmentata ? Mi ne povas ne pripensi, ĉu mi faris al iu ion tian, kion mi nun tiel elpagas” (p. 28). Ĉu li havis tian karman ŝuldon aŭ ne, ni ne rajtas juĝi, sed ni rajtas diri, ke la homoj ne rajtas tiel turmenti unuj aliajn, kaj la tuta homaro iam unuiĝos por kondamni tiajn monstraĵojn. El la antaŭparolo mi kopias: “Niaj kapablaj samideanoj estas do petataj traduki tiun ĉi broŝuron respektive en sian nacian lingvon kaj publikigi por plifortigi la publikan opinion kontraŭ nukleaj armiloj ”.

Ĉiu saĝa homo en la mondo devus legi ĉi tiun broŝuron kaj labori kontraŭ milito. 
— I.G.B. Brazila Esperantisto 1960 n558-561_sep-dec.

Referencoj

redakti