Diskuto:Pederastio

(Alidirektita el Diskuto:Knabamanto)
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Aidas in topic Pederastio en Afriko

ĉi tiu sekcio estis ŝovita el Diskuto:Knabamoranto far SB

Oni prefere ŝanĝu la esprimon knabamanto al knabdeziranto, ĉar ja estas grava misuzo de la vorto amo en rilato, en kiu plenkresukulo misuzas sian povon pri infano je propra seksa deziro. Infano estas sub la protekto de la plenkresukuloj, kaj plenkreskuloj ne vundu la integrecon de infano, kiu ne jam estas en stato mem decidi pri sia korpo. Infanoj ofte akceptas seksajn trudojn de plenkreskuloj, ĉar efektive ili bezonas veran amon kaj atenton kaj kvazaŭ vendante sian sekson ili sukcesas akiri tiun atenton kaj amon, kiun ili sen tio ne povas ricevi. Se infano petas kaj bezonas kareson de plenkreskulo, tio ne estas peto pri seksumado! Plenkresukuloj, kiu tion interpretas tiel pro pravigi sian volupton propran ja estas krimuloj kontraŭ la integriteco de tiuj infanoj! Mi fakte persone opinias, ke tiu serio da artikololoj pri pedofilio troas kaj ŝajne Pangea uzas Esperanto-vikipedion, ĉar oni ĉi-tie malpli cenzuras ol en aliajn vikipedioj. Persone mi opinias, ke la libereco de esprimo kaj la libereco de la individuo estas tre alta bonaĵo. Tamen, kiam temas pri infanoj, la infanoj meritas ĝis ili akiras plenaĝon protekton de la turdoj de plenkreskuloj. Fakte same problema kiel seksa trudado al infanoj ankaŭ povas estis turdado de religiaj valoroj kaj konceptoj, sed tio estas alia temo.DidiWeidmann (diskuto) 12:43, 27 Dec. 2013 (UTC)

La vorto BoyLover tradukeblas en Esperanto kiel Knabamanto, kaj nur tiel. Tia estas la sola ebla traduko, uzata ekzemple en la aŭtomataj tradukoj de la retejo WikiTrans, kaj ĝi signifas ekzakte la samon ol la angla BoyLover, t.e. "amanto de infanoj". Tiu ĉi donkiĵota uzanto (DidiWeidmann), konante neniom pri la temo pedofilio volas ŝanĝi laŭ sia fajfilo ne nur la enhavojn de la artikoloj, sed eĉ teknikajn vortojn kiel Knabamanto, kiun li certe neniam legis antaŭ ol vidi ĝin ĉi tie unuafoje antaŭ dek minutoj! Kio okazus se iu alinomigus la artikolon Hundo kiel "Kvarpiedulobojanta" aŭ la artikolon Lesbanino kiel "Virinvoluptemino"? Tio ja estus netolerebla, ĉu ne? Nu, la vorto "Knabvoluptemulo", NE EKZISTAS, ĝi estas delira elpensaĵo TUTE NEAKCEPTEBLA, absurda kaj ridinda; la artikolo nepre devas esti alinomigita denove kiel Knabamanto kaj la uzanto DidiWeidmann devos sin dediĉi al aliaj aferoj kaj ĉesi lecioni pri temoj kiujn evidente tute ne konas, samkiel mi, kiu scias neniom pri fiziko, ne iras al artikoloj pri fiziko por lecioni pri la teorio de la relativeco sciante neniom pri ĝi, nek alinomigas artikolojn kiaj ProtonoMolekulo per "Etastrangaĵo" kaj "Malgrandaĵeto".--Pangea (diskuto) 00:02, 29 Dec. 2013 (UTC)
Nu, mi vidas ke ĉi-foje alia uzanto, nome la uzanto Dominik, realinomigis la nomon de Knabvoluptemulo al Knabamoranto. Kaj mi demandas min: Kial iuj homoj volas lecioni pri temoj pri kiuj ili scias NENIOM? Por kio utilas klarigi kiel eble plej bone la aferojn? "Knabvoluptemulo" kaj "Knabamoranto" estas SAME neakcepteblaj vortaĉoj neeksistantaj; mi ripetas ke LA SOLA EBLA TRADUKO de la angla vorto BoyLover estas Knabamanto kaj neniu alia. Kial la uzanto Dominik, anstataŭ aliniomigi la artikolon al ĝia sola ĝusta nomo Knabamanto, alinomigas ĝin al alia titolo same abomena? Ĉio tio estus simple subrealista, se ĝi ne estus lamentinda.--Pangea (diskuto) 10:20, 29 Dec. 2013 (UTC)
Kaj kio pri la frazo "(perverse ofte nomita Knabamanto...)"? Tia manipulado en la artikoloj kaj manko de neŭtraleco kaj objektiveco estas tute netolereblaj en iu enciklopedio. Mi postulas de la administrantoj, ke ili kontrolu tuj kaj urĝe la redaktadojn de tiaj uzantoj kaj ke ili traktu ilin kiel VANDALISMO kaj malobservado de la Vikipedia politiko pri neŭtraleco en artikoloj.--Pangea (diskuto) 10:30, 29 Dec. 2013 (UTC)
Perverso ja estas alinomigi kiel "Knabvoluptemulo" kaj "Knabamoranto" tiun ĉi artikolon kaj tiun vorton (se iu ne scias la signifon de la vorto "perversi" serĉu ĝin en la vortaro). Perverso ne nur rilate al la vorto, la artikolo kaj Vikipedio, sed ankaŭ rilate al la lingvo, al Esperanto mem! Oni ne povas permesi la enkondukon en nia lingvo de tiaj vortaĉoj, same kiel oni ne povas permesi, ke oni nomu la katon "Kvarpiedulokiumiaŭas". Estas necese kaj urĝe bremsi tuj tiun ĉi VANDALISMON.--Pangea (diskuto) 10:45, 29 Dec. 2013 (UTC)
Didi, via ŝanĝo de la vorto "Knabamanto" al "Knabvoluptemulo" estas tute ne akceptebla. Se vi ŝanĝas la terminon, vi devas aldoni referencojn kie tiu vorto jam estas uzata. Vi kiel "burokrato" devus scii tion. Dominik per sia "knabamoranto" eble volis trovi iun kompromison, sed eĉ tio laŭ mi ne eblas. Ne temas pri tio, ĉu ni ŝatas knabamantojn aŭ ne, sed simple pri la uzata termino. PaulP@diskkont 13:57, 29 Dec. 2013 (UTC)
Mi interkonsentas, ke knabamanto estas la ĝusta esprimo. Mi proponas re-alinomigi ĉi tiun artikolon.Narvalo (diskuto) 13:00, 2 Jan. 2014 (UTC)

Kio okazus se iu alinomigus la artikolon Gejo al "Virvoluptemulo" aŭ "Viramoranto"? Certe tia alinomigo estus tuj malfarita kaj rigardata kiel vandalismo. Kial ne okazas la samo rilate al la alinomigo de tiu ĉi artikolo? (NOTO: Mi estas Pangea, sed pro ia teknika kialo al mi ne aperas supre la butono por subskribi la mesaĝon, do mi devas afiŝi ĝin kune kun tiu ĉi noto. Se la butono denove aperas, mi revenos por ĝin subskribi).--Pangea (diskuto) 14:54, 2 Jan. 2014 (UTC)

Ne. Iu ŝanĝis denove la enkondukan difinon de la artikolo, sed ĝi estas ankoraŭ same nekorekta kaj neakceptebla. La nuna difino asertas: "Knabamoranto aŭ Knabamanto, el la angla "boylover" estas termino uzata por aludi virojn aŭ virinojn sekse kaj ameme altiritaj al knaboj aŭ adoleskantoj sub la aĝo de konsento. La esprimo Knabamanto estas speciale uzata kaj postulata de iuj pedofiloj kaj defendantoj de la normaliĝo de pedofilio kiel alternativa nomo al terminoj kiel 'pedofilo' kaj 'pederasto', kun la celo eviti la misuzon kaj infamiadon de tiaj vortoj". Ne, ne, ne. Kiom ajn oni insistos, la sola ebla traduko por la angla termino BoyLover estas Knabamanto, kaj neniu ajn. Do, la artikolo tute ne povas uzi inventatajn esprimojn kiel "Knabamoranto", "Knabvoluptemulo" nek ion ajn similan. Oni ne povas nomi la artiklon "Knabamoranto", uzi tian elpensaĵon kvazaŭ la korekta kaj ĉefa termino kaj poste diri, ke "Knabamanto" estas "speciale uzata de... bla bla bla". Mi diras tion por la trimila fojo: La sola ebla traduko por la angla esprimo Boylover estas "knabamanto" kaj neniu rajtas elpensi vortaĉojn ĝis nun ne ekzistantaj kiuj ne tradukas la originan vorton korekte, samkiel neniu rajtas ŝanĝi la originan terminon BoyLover en la angla. Neniu rajtas uzi tiajn elpensaĵojn en neniu artikolo, nek rajtas provi enkonduki ilin en la esperantan vortprovizon (la lasta estus grava atenco kontraŭ Esperanto). Tiu ĉi manipulado estas netolerebla kaj hontinda! Tio ĉi estas enciklopedio, la Vikipedio, ne la Neciklopedio, kaj la homoj devus esti pli kleraj, pli inteligentaj, kaj malpli obstinaj.--Pangea (diskuto) 21:53, 2 Jan. 2014 (UTC)
Mi memorigas kaj insistas: NE EKZISTAS ALTERNATIVAJ TRADUKOJ POR LA ANGLA VORTO "BOYLOVER"; LA SOLA EKZISTANTA KAJ EBLA TRADUKO POR TIU ĈI VORTO ESTAS KNABAMANTO KAJ NENIU ALIA. Ĉesu manipuladi.--Pangea (diskuto) 22:05, 2 Jan. 2014 (UTC)
Dominik citas la fonton de la vorto "Knabamoranto", Pangea. Do vi ne povas diri, ke ĝi ne estas uzata. --PaulP@diskkont 22:54, 2 Jan. 2014 (UTC)

Dominik mem asertas en mia diskutpaĝo, ke li eraris alinomigante la artikolon el Knabamanto al Knabamoranto. Mi ne rimarkis, ke li aldonis tiun fonton (dankon pro atentigi min), kaj mi agnoskas ke mi neniam antaŭe vidis la vorton "knabamoranto", sed la afero ne ŝanĝiĝas: Iu ajn anglaparolanto povos konfirmi (kaj tion jam faris darkweasel en la Diskutejo), ke la ekzakta traduko por la vorto BoyLover estas "knabamanto", t.e. laŭlitere "amanto de infanoj", kaj ne alia. Ĉar ne estas la samo "ami infanojn" ol "amori kun infanoj" (t.e. seksumi kun infanoj), kaj la vorto BoyLover ne signifas "amori kun infanoj", sed "ami infanojn" aŭ "esti amanto de (la) infanoj". Fakte, la angla vorto BoyLover estas uzata kun la celo uzi difinon de "pedofilo" senigita de seksaj konotacioj, por ke neniu povu diri ke esti "pedofilo" estas egala al seksumi (aŭ amori kun infanoj), do la esperantigo de la vorto ankaŭ ne povas havi tiajn konotaciojn. Ke laŭ tiu ĉi fonto ekzistas la vorto "knabamoranto" ne signifas, ke tia estas la korekta, samsignifa kaj ekzakta traduko de la termino BoyLover. Fakte, en tiu fonto ĝi ne aperas kiel traduko de la vorto BoyLover, sed de la franca "péderaste". Do, la vorto "knaboramanto" povas ekzisti kun aliaj signifoj malsimilaj al "knabamanto" kaj esti uzataj kun aliaj celoj, sed ĝi neniel povas esti uzata por traduki aŭ esperantigi la anglan terminon "boylover".--Pangea (diskuto) 00:29, 3 Jan. 2014 (UTC)

Alinomigu al Boylover redakti

ĉi tiu sekcio estis ŝovita el Diskuto:Knabamoranto far SB

Oni eble emas alinomi ĉi tiun titolon "Knabamoranto" al "Boylover". Ĉiu esperantigo inventita en Vikipedio ekz "knabamanto", "knabdeziranto", "Knabamoranto" ktp ne havas fontojn kiuj montrus la uzadon de la termino en esperanta kunteksto. Traduko sen fonto estas polemika. Aliaj vikipedioj ankaŭ adoptas nur la originalan anglan terminon por sia titolo (d:Q3022979).

Por alia ekzemplo, estas sendependa artikolo nomata Ŝonen-aj (mi kontraŭas al ĉi tiu transliterumo kaj nun propanas kunigon kun granda artikolo), kaj tie ankaŭ ĉiuj vikipedioj uzas la originan terminon (japanan "Shōnen-ai", aŭ japan-anglan terminon "BL (Boy's Love)") sed NE arbitre tradukas al sia lingvo (d:Q756926).--Salatonbv (diskuto) 03:48, 6 Jan. 2014 (UTC)

P.S. Post la alinomigo, mi ankaŭ proponas la ŝanĝadon de la alidirektilo:
Ankaŭ, mi ne kontraŭus al la kunigo (kun la sekcio "Boylover") en la granda Pedofilio, se oni dubas la sendependecon de ĉi tiu artikolo.--Salatonbv (diskuto) 04:20, 6 Jan. 2014 (UTC)
  Komento: Se la artikolo ricevos nomon "Boylover", oni ne povos prononci la nomon en Esperanto (almenaŭ pro manko de Y en esperanta alfabeto). Pro tio la alinomigo estas neakceptebla dum mankas ĝusta klarigo, kiel prononci la nomon. Endus dekomence aldoni tiun klarigon, kaj poste proponi alinomigon. Mi tute ne vidas sencon konsenti kun neprononcebla titolo. --Dima41 (diskuto) 08:53, 6 Jan. 2014 (UTC)
Titolo kun ne esperantaj prononco kaj literumo ne estas problemo en Vikipedio (vidu principon de NLPK en VP:EN, kaj sekcion de VP:TA ktp). Se tio estus neakcebla, eble 70% de artikoloj (specife de loknomoj kaj person-nomoj) estus alinomendaj.--Salatonbv (diskuto) 10:09, 6 Jan. 2014 (UTC)
  Komento: La alinomigo al 'boylover' ankaŭ ne estas taŭga pro tio, ke ja ekzistas esperanta formo por la termino, ne inventata de Vikipedio, sed sendependa. Ĝi estas uzata en la retejo kun aŭtomataj tradukoj WikiTrans, kiu aŭtomate tradukas la vorton "boylover" al "knabamanto". En la artikolo Vocabulaire de la pédérastie en espéranto de la retejo BoyWiki, "knabamanto" aperas kiel unu el la tradukoj de la kapvorto "péderaste"; kvankam la artikolo ne citas la fontojn el kie ĝi eltiris la esperantajn formojn, mi atentigas ĝin nur kiel pruvo, ke la termino ekzistas kaj estas uzata. Krom tio, mi vidis ĝin en esperantigoj de grekaj klasikaĵoj kiel Filozofo-merkato, mi ne scias, ĉu por traduki la grekan ἐραστής (erastēs, 'amanto'), ĉu esprimojn kiaj "amanto de infanoj". Mi ne havas tempon (aŭ pli ĝuste emon) fari pli vastan enketeton por demonstri la uzadon en Esperanto de la vorto "knabamanto" kaj ĝia taŭgeco kiel ekvivalento de 'boylover', sed nur surbaze de la dirito mi defendas, ke la moderna Esperanto rezervu la vorton "knabamanto" nur por traduki la terminon "boylover" kaj la koncepton de ĝi esprimata, kaj ne aliajn. Ni memoru, ke la termino estas uzata por eviti aliajn vortojn, kiel "pederasto" kaj "pedofilo".--Pangea (diskuto) 10:44, 6 Jan. 2014 (UTC)
WikiTrans, Google Translate k.a. ne estas fidindaj fontoj por enciklopedio. Ni memoru, ke la koncepto de "boylover" estas angla por eviti alian vorton "en:Pedophilia". Ne estas esperanta literaturo aŭ historio, ke esperanta "knabamanto" estis uzata por eviti la esperantan vorton "pedofilo". Se oni manipulus ĉi tiun punkton, tio estus nur originala esplorado kaj forigenda. Imagu ke se ĉi tio estus kunigata en la Pedofilo:
  • BoyLover - sekcio por klarigi la anglan ideon.
  • Shōnen-ai - sekcio por klarigi la japanan ideon.
Kaj ĉio estas knabamanto (kaj aliaj variaĵoj) en esperanto.--Salatonbv (diskuto) 00:20, 7 Jan. 2014 (UTC)
Mi ne oponas al la kunigo de tiu ĉi artikolo kun alia far vi proponita; ankaŭ mi mem pensis kelkfoje, ke eble sufiĉas aludi la temon en aliaj artikoloj. Mi nur rimarkigos, ke la menciindeco povas esti komparebla al tiu de artikoloj kiel Gejo kaj Lesbanino, aperantaj en multaj vikioj aparte de la artikoloj Samseksemo, pro tio mi kreis ĝin. Tamen koncerne la terminon mem, mi ja insistas ke, laŭ mia opinio, Esperanto devus uzi "knabamanto" kiel propran formon por traduki la anglan 'boylover'. Ja ne ekzistas en la historio de Esperanto solida "tradicio" koncerne la uzadon de tiu vorto, sed tio ne strangas, ĉar oni ne kutimas uzi Esperanton por paroli pri tiuj temoj. Tamen, la enkonduko de novaj vortoj estas normala, eĉ necesa, en Esperanto kaj en iu ajn lingvo, por respondi al novaj bezonoj. Ankaŭ ne ekzistis vortoj kiel lasero ĝis oni inventis la laseron kaj devis enkonduki ilin. Kaj fakte la vorto jam ekzistas kaj ĝi estas uzata en tiu senco, multe aŭ nemulte, do ĝi ne estas elpensaĵo de Vikipedio nek originala esplorado.--Pangea (diskuto) 02:59, 7 Jan. 2014 (UTC)
"Pederastio", kies artikolon vi kreis, ankaŭ signifas "knabamanto". "Shōnen-ai" ankaŭ. La angla vorto "love" ne ĉiam egalas al "amo".[1] Do, nomi nur BoyLover-n "knabamanto" estas probleme. Temas pri la kunigo, la alidirekto el knabamanto al la ĝermeta "pederastio" estas unu eblo, kiel germana de:Knabenliebe al de:Päderastie (kvankam mi unue proponis kunigon al pedofilio laŭ la angla alidirekto: el en:Boylover al en:Pedophilia). Ĉieokaze, la sekcititolo estu ne WikiTrans-tradukita "knabamanto" sed "Boylover" por akrigi la difinon kaj eviti konfuzon.--Salatonbv (diskuto) 05:36, 7 Jan. 2014 (UTC)
Ne estas la samo 'boylover' ol 'boylove'. La esperanta traduko por 'boylove' estu "knabamo" ("amo al knaboj"). Se mi titolis tiun ĉi artikolon "Knabamanto" ("amanto de knaboj") ne estis pro kaprico aŭ pro la tradukoj de WikiTrans, sed pro la propraj reguloj kaj logiko de Esperanto kaj pro tio, ke la vorto jam ekzistas kaj estas uzata tiusence. Uzi 'boylover' kaj 'boylove' anstataŭ la esperantaj jam ekzistantaj formoj "knabamanto' kaj 'knabamo' estus malriĉigi la lingvon uzante anglismojn senbezone.--Pangea (diskuto) 12:47, 7 Jan. 2014 (UTC)
En la ĉin-japana, shōnen'ai (少年愛) signifas "amon al knaboj" kiel vi diris, kaj "knabamanton" signifas shōnen'ai-sha (少年愛者). Tamen, oni povus trakti en unu artikolo du terminojn havantajn grandan koincidon (K2 VP:KUN, same ke "Pedofilio" kaj "Pedofilo" estu menciitaj en unu artikolo), do mi ne menciis la malsamon inter shōnen'ai kaj shōnen'ai-sha. En la japan-angla (wasei-eigo), la verko (mangao, filmo ktp) pri shōnen'ai aŭ samseksemo estas nomata bōizu rabu (ボーイズラブ, "Boys love" aŭ "Boy's love"), kaj mi neniom diris, ke ĝi kaj "Boylover" en la angla, la temo de ĉi tiu artikolo, estus samaj, kvankam la du terminoj ambaŭe mallongigatas kiel "BL". Se oni facile nomus tion anglismo, do oni ankaŭ devus ŝanĝi la titolon de "Ŝonen-aj" al "amo al knaboj" por eviti japanismon. Ankaŭ vi ne neis, ke estus konflikto de esperantigo inter paiderastia (greke)="knabamanto", Knabenliebe (germane)="amo al knaboj" kaj Boylover (angle)="knabamanto".--Salatonbv (diskuto) 01:05, 8 Jan. 2014 (UTC)
Se neniu plukomentos, oni povus ŝovi tion al pederastio kaj kreos sekcion pri la angla koncepto. Ankaŭ kreindas la sekcio pri shōnen'ai en Azio, eble ambaŭ pri antaŭnelonge kunigita Samseksemo en Japanio.--Salatonbv (diskuto) 04:32, 13 Jan. 2014 (UTC)
La enhavo de la paĝo utilas kaj konservindas. Klaras ke la titolo problemas: Alilingva titolo kiel "Boylover" [BOJlava] kaj "Knabenliebhaber" [KNAbnliphaba] (mi konscias pri la krudeco de la e-lingva pli-malpli-prononco, sed ĝi nur montras ke la angla kaj germana signife malsamas de Esperanto) prefere evitindas. "Knabamanto" estas laŭvorta traduko de "boylover", sed al multaj ŝajnas pedofilimovade varba eŭfemismo, ĉar kompreneble miliardoj da gepatroj, geavoj, geonkloj, instruistoj, gvidantoj de infanaj grupoj, flegistoj, kunlaborantoj en orfejoj ktp. amas knabojn sen konsideriĝi pedofiloj/pederastoj, dum "knabamoranto", laŭvorta traduko de "Knabenliebhaber", povas konsideriĝi pejorativa el alia vidpunkto. Post pripenso, ŝovado de la enhavo al artikolo pederastio kun laso de alidirektiloj ŝajnas tute bona eliro el la dilemo. ThomasPusch (diskuto) 21:28, 13 Jan. 2014 (UTC)

Ne gravas kio ŝajnas al iuj la vorto knabamanto, nur gravas ke tia estas la sola korekta kaj laŭvorta traduko de la anglalingva vorto BoyLover. Kompreni tion ne devus esti malfacila. Kio okazus se la anglalingvanoj komencus diri, ke la vorto boylover devas esti ŝanĝata en la verkoj en kiu ĝi aperas nur pro tio, ke iuj ne ŝatas ĝian signifon? Faru kion vi volos kun la artikolo, sed neniu RAJTAS ŝanĝi la vortojn nek ties signifon.--Pangea (diskuto) 21:03, 14 Jan. 2014 (UTC)

  Farite kunigita sen kontraŭaĵo. Bonvolu kompreni, ke la kunigo estas por vivigi ĝin el la forigo aŭ vikivortarigo kiel diskutita en VP:FA#Knabamoranto kaj VP:FA#BoyChat. Neniu povas posedi vikipedian artikolon. Do, eĉ kreinto aŭ ĉefa redaktanto de la artikolo ne povus malpermesi la alian redakton. Mi ŝanĝis la sekcian nomon por aranĝi ĝin kun aliaj konceptoj. Mi ĝoje atendos vian plibonigon de la artikolo. --Salatonbv (diskuto) 01:51, 15 Jan. 2014 (UTC)
Ŝajne neniu legas kaj komprenas miajn argumentojn. Mi nur volus, ke la homoj pensu, analizu argumentojn kaj ne parolu kaj verku senbaze. Koncerne la terminon "knabamanto" mi jam bone klarigis, kaj tio jam devus resti klara, ke ĝi estas la sola korekta traduko por la anglalingva termino boylover, nek knabamoranto, nek aliaj korespondas al la ekzakta traduko de la termino. Mi ne oponas la kunligon de la artikolo; tamen mi ja diras, ke oni povus fari la samon koncerne artikolojn kiel GejoLesbanino, ankaŭ kunigeblaj al Samseksemo surbaze de la samaj argumentoj). Estas tute malgrava se iuj ŝatas aŭ ne ŝatas la vorton "knabamanto" aŭ ĝia signifo. Koncerne la novan formon de la artikolo "Pederastio", kion mi diru? Pederastio ja estas grava temo kaj ĝi devus havi bonajn artikolojn, plejeble objektivajn kaj kompletajn. La nuna formo ne estas tia, sed mi provizore ne pretas plibonigi ĝin. Mi nur diros, ke la informkesto pri la retforumo BoyChat ŝajnas al mi eksterkunteksta. Sufiĉus mencii la ekziston de la forumo en la kunteksto de pli longa kaj funda artikolo. La informkesto en si mem nur havus sencon en propra artikolo. Ankaŭ la inkludo de terminoj kiaj "knabamanto" en la enkonduka difino de pedofilio estas neoportuna. En la enkonduko nur devus aperi la difino de "pederastio" kaj ĝia etimologia deveno. Vortoj kiaj "knabamanto" nur devus aperi aliloke, ekzemple en sekcioj klarigantaj la sintenojn de la pedofiloj mem aŭ la historion de ties depostulaj aŭ kulturaj movadoj. Eble oni inkludis tiajn ŝanĝojn kun la intenco aperigi en la artikolo ĉiujn vidpunktojn, kaj tio ja estas laŭdinda (la artikoloj pri la temo nur povas esti neŭtralaj se aperas ĉiuj vidpunktoj), sed bonvolu preni en konsideron kion mi ĵus diris.--Pangea (diskuto) 17:14, 15 Jan. 2014 (UTC)

Pederastio en Afriko redakti

ĉi tiu sekcio estas la kopio de Diskuto:Pederastio en Afriko far SB

Nov-Gvineo ne situas en Afriko. -- Verdulo 2013-07-27

Unue, pederastio laŭ la difino estas seksuma rilato inter pli aĝa viro kaj vira adoleskulo (jam generopova, do kapabla je ejakulo), dum pedofilio simplige estu ama aŭ (konsenta) seksuma rilato inter plenkreskulo kaj infano antaŭpubera. Kial do la frazoj pri la knabinoj 8- ĝis 12-jaraĝaj kaj malpli ol 8-jaraj de la nandiaj triboj de Kenjo estas en tiu-ĉi teksto, titolata "pederastio en Afriko"? Due, pli gravas ke ĉiujn asertojn de la teksteto, kiuj vere ne ŝajnas al mi universale konataj faktoj, necesus dokumentigi per iuj referencoj. Mi provis gugli la temojn "pederasty in Africa" angle kaj "péderastie en Afrique" france, ankaŭ provis aliajn trukojn, sed mi venas al neniaj retaj referencoj. Eble tamen fidindaj referencoj ie ekzistas, sed necesus eksplicite nomi ilin ĉi-tie. ThomasPusch (diskuto) 21:54, 14 Jan. 2014 (UTC)

La pederastiaj kutimoj ĉe la afrikaj triboj, nandiaj, kerakiaj ktp, aperas funde klarigitaj kaj dokumentitaj en la Libro de la vida sexual de la psikiatro Juan José López-Ibor (Barcelono: Danae, 1968). Ankaŭ la libro Alicia en el lado oscuro (Madrido: Imagine, 2004), grava kaj konata studo pri la pedofilio kaj ĝia historio de la esploristo Pablo Santiago, entenas (sub)ĉapitron pri la pederastio ĉe la afrikaj triboj (titolitan "Afrikaj triboj"), en kiu oni klarigas tiajn kutimojn kaj ritojn, kaj en kiu oni citas la verkon de López-Ibor. Tiuj verkoj ne estas enretigitaj. Mi uzis tiujn verkojn kiel referencon plurfoje en miaj artikoloj, kaj pli specife kiel referencon pri la pederastiaj kutimoj kaj ritoj en Afriko. Tamen, la artikolo "Pederastio en Afriko" (nun kunligita al ĉi tiu artikolo) ŝajne ne entenis tiujn fontojn pro tio, ke la enhavo estis provizora: mi nure kreis la artikolon kun kelkaj bazaj informoj kaj prokrastis la plibonigon kaj enŝovon de referencoj. Post verki tiun ĉi mesaĝon mi inkludos la cititajn referencojn.--Pangea (diskuto) 17:38, 15 Jan. 2014 (UTC)
Vi diras: "(...) pederastio laŭ la difino estas seksuma rilato inter pli aĝa viro kaj vira adoleskulo (jam generopova, do kapabla je ejakulo), dum pedofilio simplige estu ama aŭ (konsenta) seksuma rilato inter plenkreskulo kaj infano antaŭpubera.". Tiuj difinoj ne estas ekzaktaj. La Monda Organizaĵo pri Sano en sia Internacia Klasifiko de Perturboj[1], kaj la Usona Asocio pri Psikiatrio en sia Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM)[2] difinas pedofilion kiel elementan seksinklinon de plenkreskuloj al antaŭadoleskaj aŭ fruadoleskaj infanoj (klarigante, aliflanke kaj parenteze, ke pedofilio povas okazi ankaŭ ĉe neplenkreskuloj, nome ĉe adoleskantoj). Do, pedofilio nur estas, laŭ la oficiala medicina difino, seksa inklino al antaŭadoleskaj aŭ fruadoleskaj infanoj, ne nepre kunigita al seksrilatoj. La difino kiun vi donas de pederastio estas nur tiu de la samseksema instituciigita pederastio ĉe la antikvaj grekoj. Tiu difino ne nepre kongruas kun la nunaj medicinaj kaj juraj difinoj, kiuj ne distingas inter samseksema aŭ aliseksema pederastio. Do, artikolo pritraktanta pederastion en ĝenerala maniero povas ja paroli jen pri samseksema, jen pri aliseksema pederastio, kiel la kazo de la kutimoj ĉe la nandiaj triboj kiujn vi aludas.--Pangea (diskuto) 18:22, 15 Jan. 2014 (UTC)

Mi ne havas aliron al la hispana verkaĵo Libro de la vida sexual de la psikiatro Juan José López-Ibor (Barcelono: Danae, 1968), kaj havas nenian ideon pri kiuj etnoj povus temi la frazoj pri la "Kerakioj" kaj pri la "Sivaoj de Nord-Afriko". Ĉar la asertoj pri tiuj etnoj ja vere ne ŝajnas esti "universale konataj faktoj" (vidu supre), despli bonvenus almenaŭ identigi tradukon de la etnonomoj "Kerakioj" kaj "Sivaoj" al alia lingvo (jam la hispana sufiĉus)!!! Aidas (diskuto) 11:51, 9 nov. 2019 (UTC)Reply

Nepravigebla kunligo de artikoloj redakti

Mi vidas, ke artikoloj kiel "Pederastio en Antikva Grekio" kaj "Pederastio en Afriko" estas kunligitaj al tiu ĉi artikolo sen konsulti al neniu kaj sen ia debato aŭ balotado. Tiu ĉi (kaj mi diras tion sen scii kiu faris la kunligon) estas nova ago montranta, ke estas homoj kiuj ne scias kiel trakti tiun ĉi temon. La pederastio en Antikva Grekio estas grava historia temo eksterdube bezonanta apartan artikolon, kiel ĝin ja enhavas multaj aliaj Vikipedioj. Estas almenaŭ ŝoka la forigo kaj koncerna kunligo de la artikolo "Pederastia en Antikva Grekio" en tiu ĉi Vikipedio. Tio estas nur nova abomenaĵo okazanta en tiu ĉi Vikipedio koncerne enhavojn rilatajn al pedofilio/pederastio. Koncerne la artikolon "Pederastio en Afriko" okazas simile, eĉ se la afero havas malpli historian pezon kaj influon. Samkiel ekzistas, en tiu ĉi kaj en aliaj Vikipedioj, artikoloj kiel Samseksemo en Eŭropo aŭ pri samseksemo en aliaj kontinentoj, lokoj kaj landoj, aŭ artikoloj pri la aĝo de konsento en diversaj landoj aŭ pri pederastio en diversaj religioj eĉ sektoj, ktp ktp, ankaŭ ja povas ekzisti artikoloj pritraktantaj pedofilion/pederastion en iaj kontintentoj, lokoj aŭ landoj, pro la graveco, intereso kaj menciindeco de tiaj aferoj. Ambaŭ forigoj/kunligoj estas gravaj, tamen mi volas precipe atentigi pri la forigo/kunligo de "Pederastio en Antikva Grekio", ĉar la temo ja estas speciale grava pro tio, ke temas pri unu el la plej gravaj historiaj epizodoj de la grekromia historio, do de la bazo de la okcidenta civilizo, vaste pritrakta en fakaj verkoj, aperanta en la grekaj mitoj kaj literaturo, nemalhavebla en fundaj studoj pri la historio de samseksemo kaj sekseco ĝenerale, ktp. Estas tute nepravigeble forigi kaj kunligi la artikolon "Pederastio en Antikva Grekio". La temo nepre devas aperi en aparta artikolo, kiel ja okazas en aliaj vikipedioj (konkrete 9 Vikipedioj enhavas propran artikolon pri la temo de pederastio en Antikva Grekio).--Pangea (diskuto) 19:18, 15 Jan. 2014 (UTC)

Kunigon povus oni principe ĉiam fari laŭ VP:RKK sen baloto, sed ne forigon. Mi neniom kontraŭus al la disigo kaj vi ĉiam fari tion se vi vere kredas, ke ĉi tiu artikolo Pederastio estas tro grandega/pezega kaj kolektiĝo de nerilataj temoj, aŭ se vi pretus skribi la resumon de la du sekcioj (Pederastio#En Antikva Grekio kaj Pederastio#En Afriko) kun la sama kvanto de la aliaj sekcioj sed ne nur kopio de la sendependaj artikoloj, kaj pretus plibonigi Pederastio en Antikva Grekio kaj Pederastio en Afriko, kiu devus esti pli grandaj kiel memstaraj artikoloj, ol la resumaj sekcioj en la Pederastio.
P.S. Dankon pro la fontoj en la sekcio Pederastio#En Afriko.--Salatonbv (diskuto) 00:50, 16 Jan. 2014 (UTC)
Oni estas aganta senpripense kaj kreanta nenecesajn ĝenojn kaj problemojn. Mi ne povas plu uzi tempon kaj energion en artikoloj pri tiuj temoj. Mi jam uzis sufiĉe kaj havas aliajn interesojn kaj farendaĵojn. Oni ja devus krei denove la artikolojn "Pederastio en Afriko" kaj "Pederastio en Antikva Grekio", precipe la lastan, sed provizore ne mi faros tion. Mi esperas, ke vi ĉiuj ĉesos agi senpripense.--Pangea (diskuto) 02:12, 16 Jan. 2014 (UTC)
Ne zorgu. Ni konservos vian kontribuon al la artikolojn nun kiel sekciojn en ĉi tiu artikolo ĝis la enhavo estos preta por memstariĝi denove. --Salatonbv (diskuto) 02:26, 16 Jan. 2014 (UTC)

Referencoj redakti

Reiri al la paĝo "Pederastio".