Diskuto:Tibor Sekelj

Unua en Esperanto redakti

Ĉi tiu artikolo aperis Unue en Esperanto. En januaro 2009 ĝi estis elektita kiel tradukaĵo de la semajno. Tiam la nombro da versioj saltis de 8 al 22.

diverslingvaj versioj kun respektiva kredato
  1. eo:Tibor Sekelj 21:14, 31 Jan. 2003
  2. cs:Tibor Sekelj 12:48, 16 Mar. 2003
  3. en:Tibor Sekelj 21:41, 23 April 2004
  4. sr:Тибор Секељ 06:43, 7 Jun. 2005
  5. fr:Tibor Sekelj 24 août 2007 à 20:01
  6. ru:Секель, Тибор 08:00, 1 Jul. 2008
  7. hu:Székely Tibor (felfedező) 19:58, 27 Jul. 2008
  8. es:Tibor Sekelj 23:27 7 nov 2008
  9. ca:Tibor Sekelj 10:34, 18 gen 2009
  10. it:Tibor Sekelj 15:49, 19 gen 2009
  11. cy:Tibor Sekelj 17:20, 19 Ionawr 2009
  12. tl:Tibor Sekelj 19:05, 19 Enero 2009
  13. yi:טיבאר סעקעלי 20:42, 19 יאַנואַר 2009
  14. sv:Tibor Sekelj 19:48, 19 Jan. 2009
  15. zh:蒂博尔·塞凯伊 08:06, 23 Jan. 2009
  16. simple:Tibor Sekelj 02:00, 20 January 2009
  17. pt:Tibor Sekelj 20h21min de 20 de janeiro de 2009
  18. de:Tibor Sekelj 21:53, 20. Jan. 2009
  19. el:Τιμπόρ Σέκελι 15:25, 24 Ιανουαρίου 2009
  20. fi:Tibor Sekelj 25. tammikuuta 2009 kello 17.01
  21. he:טיבור סקלי 19:54, 5 ביוני 2009
  22. ja:チボル・セケリ 18:55, 26 Jan. 2009
  23. id:Tibor Sekelj 15:02, 21 Feb. 2009
  24. nl:Tibor Sekelj 00:04, 7 Jul. 2011

Kial ne aperas la bildo ?

[[File:Tibor Sekelj 1974 NM.jpg|195px]]

 
Ŝajnas ke ne plu licas uzi px

[[File:Tibor Sekelj 1974 NM.jpg|195]]

  ŝajnas ke mi trovis mem la respondon AL @ 10:43, 11 Feb. 2012 (UTC)

Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo

 
Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)
  •  Loĝlokoj
  •  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
  • Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)
  •  Loĝlokoj
  •  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
  • Kial ĝuste funkcias la bildo kun notoj en ĉi tiu diskutpaĝo kaj ne en la artikola paĝo ? --Arno Lagrange @ 14:38, 26 Maj. 2012 (UTC)

    KuboF (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) forigis informrimedojn por Mahendra, Hertzog kaj Mondfederacio de Surduloj kiujn mi provizis manke de artikoloj ene de ĉi tiu Vikipedio, nomante ilin "netaŭgaj". Tamen laŭ mi estas preferinde havi ligilojn al alilingvaj informfontoj ol nur ruĝaj ligiloj al neekzistantaj artikoloj. Se leganto scivolas pri Mahendra, Hertzog, Mondfederacio de Surduloj tiu trovos (nun je 08:50, 21 Okt. 2012 (UTC)) nenion ĉi-vikipedie kaj ja povos legi ion je es:Enrique Hertzog, en:Mahendra of Nepal kaj en:World Federation of the Deaf, (kaj eĉ http://www.wfdeaf.org/ ) Tial mi uzas la sintakson [[Enrique Hertzog]]{{#ifexist:Enrique Hertzog||<ref name="Hertzog">[[:es:Enrique Hertzog]]</ref>}} kiu aperigos ligilon al alilingva rimedo ĝis ekzistos artikolo ĉi vikipedie. --Arno Lagrange @ 08:50, 21 Okt. 2012 (UTC)

    Notoj redakti

    1. http://www.wfdeaf.org/
    Mi ne konsentas pri tia surogatado de neekzistantaj artikoloj. Tamen mi nun nur grupigis la referencojn inter Notojn, kie ili malapartenas ne tiom forte kiel inter Referencojn. Tamen mi forte preferas kreon de nova artikolo, eĉ se nur ĝermo, kun interlingvaj ligiloj ligantaj al plenkreskaj alilingvaj artikoloj. --KuboF (diskuto) 09:15, 21 Okt. 2012 (UTC)

    Restintaj ruĝaj ligiloj redakti

    Estas ankoraŭ multaj ruĝaj ligiloj en la artikolo. Por iom helpi, mi kreis artikoletojn pri la temoj Mondfederacio de Surduloj kaj pri la vulkano Izalko en Salvadoro. Kaj kun CubeF mi subtenas la proponon de anonimulo, kiu skribis "Mi ne en la germana/franca/angla/hispana vikipedioj nek per guglo trovas ajnan informon pri la svisgermana montgrimpanto Georg Link, kaj tial forprenas la ruĝan ligilon ĉirkaŭ la nomo: mankas materialo krei artikolon." Sed ankoraŭ restas multaj pliaj artikolotruoj... -- ThomasPusch (diskuto) 14:32, 23 Okt. 2012 (UTC)

    Jes ĉio ne jam troveblas en vikipedio (en kiu ajn lingvo). Tamen per guglo mi trovis iom da informoj pri Georg Link (Hans Georg Link aŭ Juan Jorge Link ) kiun Tibor nomis «la fama svisa montgrimpanto»: Li surgrimpis Akonkagvon 5-foje kaj estas la oka homo (el pli ol 130) kiu pereis dum sia 5-a provo. Lia edzino (Adrienne Bance) kiu pereis kun li, estas la unua virino kiu en 1940 atingis la montsupron de Akonkagvo. Esplorante dokumentojn eblus krei artikolon pri li. --Arno Lagrange @ 19:00, 23 Okt. 2012 (UTC)
    Vi pravas ke per serĉo "Juan Jorge Link" troveblas pli da informoj, kaj lia trovo de glaciiĝinta kolego Stepanek samkiel la montopinta morto de la paro kun hundeto en 1944 kortuŝas. Tamen restas relative pene el tio fari bonan vikipedian artikoleton: biografiaj faktoj pri li tamen ne tre abundas rete ankaŭ je dua rigardo. Sed eble fervorulo je tria rigardo trovas ankoraŭ pli. Tre bona serĉo de vi! -- ThomasPusch (diskuto) 20:01, 23 Okt. 2012 (UTC)
    Plu (aŭ ne plu) pri Link: ŝajnas ke nur Sekelj nomas Link-on famulo, ĉar fama li verŝajne estis en la jaroj 40-aj en Argentino pro sia kvinfoja surgrimpo de Akonkagvo. Sed la «famulon» la hodiaŭa cetera mondo nun preskaŭ tute forgesis, kaj krom tibor-aj mencioj apenaŭ troveblas informoj pri li (kaj lia edzino). Tial mi aprobas la forigon de ruĝa ligilo kaj enmetis ĉiujn trafajn informojn kiujn mi sukcesis kolekti en piednoton. Kaj verŝajne longe restos tiel. --Arno Lagrange @ 21:02, 24 Okt. 2012 (UTC)
    Mi revizias mian opinion: Post tiom detala serĉo la materialo intertempe laŭ mi sufiĉas por artikoleto. Ke ĝis nun ne ekzistas alilingva vikipedia artikolo pri li, ja ne estas problemo, nur ke devas esti sufiĉaj informoj por kelkaj frazoj. Mi nun estos for de komputiloj por tri ĝis kvar tagoj, sed pretas ŝanĝi la materialon de piednoto al memstara artikoleto, kaj ankaŭ promesus subtenon al Arno se li nun farus tion. Foton pri li, Arno, vi ne trovis, ĉu? -- ThomasPusch (diskuto) 15:52, 25 Okt. 2012 (UTC)
    Foton de Link certe troveblas en la libro de Tibor «Tempesto sur Akonkagvo». AL @ 18:40, 25 Okt. 2012 (UTC)
    Tamen neniu bildo estas vere bona (precipe por montri kiel aspektis Link). Tamen mi trovis unu bildon http://www.culturademontania.com.ar/Historia/cumbrealta_america8.jpg en artikolo Sobre la Cumbre más alta de América. Aconcagua, Provincia de Mendoza AL @ 19:03, 25 Okt. 2012 (UTC)

    En la teksto menciatas la etno tuparioj. Mi ne bone rekonas, pri kio temu. Eventuale celiĝas la tupioj, aŭ grupiĝo parenca al la tupioj, sed ĉu? Mi trovis la tuparian lingvaron (Tuparí), kies unuopaj lingvoj nur parolatas po de malmultaj centoj da homoj, kaj tiu lingvaro estu parto de la tupia lingvaro - tio indikas rilaton. Sed mi ne sufiĉe certas por ke mi simple tekste ŝanĝu la vorton tuparioj al tupioj... -- ThomasPusch (diskuto) 09:40, 24 Okt. 2012 (UTC)

    Pri tupioj/tuparioj la temo estas esplorenda. Mi ne jam atingis pli precizajn informojn. AL @ 21:02, 24 Okt. 2012 (UTC)
    Laŭ fr:Tupari la tuparia estas tupia lingvo parolata de tricento da homoj (en jaro 2000) kiuj loĝas en Rio Branco kaj Guaporé. Do «tupioj» estas nomo por aro da popoloj kaj «tuparioj» estas nomo de malgranda homgrupo, ano de tiu aro. --Arno Lagrange @ 21:16, 24 Okt. 2012 (UTC)

    Dum Arno serĉis pri la tuparioj, mi aldonis artikolojn pri la amazoniaj riveroj Aragvajo kaj Rio das Mortes, Iténez/Guaporé kaj Mamoré, el kiuj tri menciiĝas en la artikolo, kaj la kvara (Mamoré) estas la celo de la lima rivero Iténez/Guaporé. Jen ankoraŭ iom malpli da ruĝaj ligiloj. Flankefike mi ankaŭ artikoligis la parte tre magrajn artikolĝermetojn pri la departementoj de Bolivio, kaj aldonis artikoletojn pri la provinco de departemento Beniio, kiun tuŝas la riveroj Iténez/Guaporé kaj Mamoré - bona kromrezulto.

    Ĉu vi, Arno, aŭ ĉu iu alia, povus kolekti materialon pri la Instituto por Oficialigo de Esperanto iniciatita de Tibor Sekelj? Krome laŭ mi prioritatus kolekti informojn pri la Internacia Kultura Servo en Zagrebo... ThomasPusch (diskuto) 16:15, 25 Okt. 2012 (UTC)

    Nun ankaŭ bluas la ligiloj pri Popokatepetlo, Istaksiŭatlo kaj Monto Kosciuszko. Bona flankrezulto .. kaj jen ankaŭ pri Mahendra de Nepalo kaj (minimuma ĝermo) pri Teresa Nemere. ThomasPusch (diskuto) 19:30, 29 Okt. 2012 (UTC)

    Artikoloĝermon pri Internacia Kultura Servo mi mem aldonis la 9-an de januaro 2011. Rilate al la aŭtoroj de la katalogo pri la subotica ekspozicio, mi proponus rezigni pri ligilo al Đorđe Dragojlović, ĉar mi nenie en la interkomputila reto sukcesas spuri iun ajn informon pri li, sed anstataŭe kuraĝus meti ligilon al la kunaŭtora nomo Milovan Miković: pri li estas bona kaj ampleksa artikolo en la kroata vikipedio (nur tiulingve), kun pluraj mencioj ankaŭ de Tibor Sekelj kaj de Esperanto - el ĝi eblus ĉerpi (kaj eble ankoraŭ el aldonaj fontoj). Se iu havas taŭgajn "paperajn" aŭ personajn informojn pri Đorđe Dragojlović, kaj verkas artikolon kun mencio de tiuj fontoj, des pli bone, tiam kompreneble eksencas ligilo, sed je tia hazardo ne indas fidi. --ThomasPusch (diskuto) 14:41, 31 Jan. 2013 (UTC)

    Hodiaŭ mi verkis pri la Ĵivaroj, la Etnografia Muzeo de Zagrebo kaj sondis pri laŭdira "Internacia Komitato de Muzeologoj". Tamen mi nur trovis informojn pri Internacia Konsilio de Muzeoj, kaj verkis artikolokomencon pri ĝi. Ĉu pravigeblas simple "korekti" la vortumon Internacia Komitato de Muzeologoj al Internacia Konsilio de Muzeoj, tamen ne rekte klaras al mi. Laŭ artikolo de Stanislav Belov en retejo Ipernity, “Mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj, li estis estro de unu el la subkomitatoj de ICOM, do la organizaĵo ja estas la ĝusta. Tamen eble iu havas pli profundajn informojn... -- ThomasPusch (diskuto) 19:04, 1 Jul. 2013 (UTC)

    Nun ankaŭ bluas la ligiloj pri Internacia Geografia Asocio (alidirektigo tien ankaŭ de la titolo Geografia Revuo), pri Maria Reznik, pri la Instituto por Oficialigo de Esperanto kaj pri la insuloj de San Blas en Panamo. ThomasPusch (diskuto) 10:16, 17 Sep. 2013 (UTC)

    Jen ankoraŭ unu plia blua ligilo pri la etno de ŝavantoj. Ĉu iu por mi povas fari la ligilojn al la samtemaj artikoloj en aliaj lingvoj (portugale kaj kastilie ekzemple estas "Xavantes", angle "Xavante people", germane "Xavante")? Dankon! 62.27.58.97 13:47, 7 Okt. 2013 (UTC)

    Bone. Krome nun bluas ligiloj pri la karaĵaoj, ĵavaeoj, rilate al ties lingvoj el la makro-ĵea lingvaro ankaŭ ligilo pri la ĵeaj lingvoj, kaj krome ligilo al la verko Dictionarium Museologicum same menciata en la teksto pri Tibor Sekelj. Daŭre iom post iom la artikolo pli-bluiĝas... ThomasPusch (diskuto) 20:29, 7 Okt. 2013 (UTC)

    Rio Tibor? redakti

    Mi trovas nenian referencon pri la aserto "Pro tio eĉ iu rivereto en Brazilo ricevis lian nomon Rio Tibor." Neniu mapo de mi alirebla (ankaŭ ne la Guglo-maparo) konas tian toponimon, kaj en neniu reta paĝo mi trovas ian aludon, krom la mencio en tiu-ĉi artikolo kaj tradukoj de la sama frazo en alilingvaj vikipediaj artikoloj pri Tibor Sekelj. Tio ne kalkuleblas kiel referenco. Ĉu iu havas ideon, de kie povus fonti la aserto? Ĉu eble en iu libro de li estas skriba noto? ThomasPusch (diskuto) 14:33, 9 Okt. 2013 (UTC)

    Du pliaj ligiloj aŭ simplaj tekstaĵoj redakti

    Mi dubas pri la senco de ruĝaj ligiloj "Agado en Proksima Oriento" kaj "Komisiono de UEA por Nealiancaj Landoj", ĉar rete havebligas nenia informo pri tiuj pasintaj e-movadaj iniciatoj, kaj persona foso de vikipediisto tra profunde enpakitaj paperaj arkivoj de iu e-asocia oficejo nun ne antaŭvideblas. Tial mi forprenas la ruĝajn ligilojn, kaj anstataŭe metas referencojn de du artikoloj el Heroldo de Esperanto el 1954 kaj 1956 pri la temo "Agado en Proksima Oriento". Kiu havas aliron al la jarkolektoj 1954 kaj 1956 de la periodaĵo Heroldo de Esperanto, el tiuj du artikoloj eble povus ekĉerpi imformojn eble sufiĉaj por artikola ĝermo, sed mi persone ne havas aliron al la du jarkolektoj. Nur post kiam ekestis la du artikoloj, laŭ mi sencas remeti la du internajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 9 Okt. 2013 (UTC)

    Pliaj du eks-ruĝaj ligiloj redakti

    Mi hodiaŭ verkis artikoloĝermon pri la vojaĝisto Oskar Vojnić, kiu ankoraŭ estus amplekse vastigebla per traduko de la pli grandaj kroata aŭ serbokroata artikoloj. Aliflanke mi kun bedaŭro proponas provizore forpreni la ruĝan ligilon pri la nederlanda esperantistino Aafke Haverman, kiu komence de la 1960-aj jaroj kontribuis la ĉefartikolon al kajero 4 de la Geografia Revuo, sed almenaŭ en la interkomputila reto nun troveblas nenia biografia informero pri ŝi. ThomasPusch (diskuto) 07:10, 10 Okt. 2013 (UTC)

    Ekde hodiaŭ estas artikoloj pri la institucioj Radiotelevido de Vojvodino kaj Radiotelevido de Serbio - ankoraŭ du pliaj eks-ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 16:32, 2 Dec. 2013 (UTC)
    Reiri al la paĝo "Tibor Sekelj".