Dorneck (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Dornach)


La distrikto Dorneck estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 19 647 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Dornach. Kune kun la distrikto Thierstein ĝi formas la oficdidstrikton Dorneck-Thierstein

Distrikto Dorneck
Blazono de la distrikto Dorneck
Kastelruino Dorneck kaj Goetheanum
Mapo de la distrikto Dorneck
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Dorneck
Geografia situo CH1903: 613424 / 257336 (mapo)47.4666666666677.6166666666667Koordinatoj: 47° 28′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613424 / 257336 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 19647  (2010-12-31)
Areo 74,63 km²
Loĝantardenseco 263,3 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1104
vdr

Geografio redakti

La distrikto Dorneck estas la plej norda parto de Kantono Soloturno. La distrikto konsistas el du partoj, kiuj estas distranĉitaj de la teritorio de Kantono Bazelo Kampara. La okicdenta parto de la distrikto, kiu konsistas el la komunumoj Rodersdorf, Metzleren-Mariastein, Hofstetten-Flüh, Witterswil kaj Bättwil ne havas teritorian ligon kun la cetera Kantono Soloturno kaj formas eksklavon inter Francio kaj Kantono Bazelo Kampara. Ĉar la tuta distrikton situas norde de la Ĵuraso ĝi fakte orientiĝas pli al Bazelo ol al Soloturno.

Komunumoj de la distrikto Dorneck redakti

La distrikto Dorneck konsistas (stato en 2011) el 11 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Dornach estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bättwil 1213 1.69 2471
  Büren 953 6.22 2472
  Dornach 6299 5.75 2473
  Gempen 819 5.96 2474
  Hochwald 1244 8.28 2475
  Hofstetten-Flüh 3035 7.50 2476
  Metzerlen-Mariastein 905 8.56 2477
  Nuglar-St. Pantaleon 1470 6.34 2478
  Rodersdorf 1315 5.29 2479
  Seewen 1008 16.39 2480
  Witterswil 1386 2.65 2481
Totale 11 19647 74,63 1104

Historio redakti

Dorneck dum mezepoko ĝis 1502 estis senjorujo, kiel centro estis la Kastelo Dorneck apud Dornach. Ek de 1502 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Dorneck estis soloturna voktejo, kiu post la revolucio transformiĝis al la distrikto Dorneck. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti