Horgen (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Horgen)

La distrikto Horgen estas urbeca distrikto en la Kantono Zuriko. Ĝi havis 110462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Horgen (distrikto)
Blazono de Horgen
Pramŝipo inter Horgen kaj Meilen
Mapo de la distrikto Horgen
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Horgen
Koordinatoj  47° 15′ N 8° 35′ O / 47.250 °N, 8.583 °O / 47.250; 8.583 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ N 8° 35′ O / 47.250 °N, 8.583 °O / 47.250; 8.583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 110462 (2007-12-31)
Areo 104,16 km²
Loĝantardenseco 1060,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0106
vdr

Geografio redakti

La distrikto konsistas el la zurikaj komunumoj de la maldekstra bordo de la Lago de Zuriko kaj de la Sihlvalo. La okcidentan limon de la distrikto formas la montoĉeno de Albis.

Trafiko redakti

Horgen estas konektita per lini-pramŝipo kun Meilen ĉe la alia bordo de la lago. Krome pasas tra la distrikto la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj de Zuriko al Gotardo, la trajlinio de Svisaj Sudorientaj Fevojoj de Wädenswil al Einsiedeln kaj la linio de Zuriko al Sihlbrugg de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo. Krome ekzistas aertelfero de Adliswil al Felsenegg sur la Albisĉeno

Limoj redakti

La distrikto Horgen limas norde al la distrikto kaj urbo de Zuriko, oriente al la Lago de Zuriko, je kies alia flanko troviĝas la distrikto Meilen, sude al la Kantono Ŝvico, sud-okcidente al la Kantono Zugo kaj okcidente al la distrikto Affoltern.

Politikaj komunumoj de la distrikto Horgen redakti

La distrikto Horgen havas 12 komunumojn (stato 2011), el kiuj la urbo Wädenswil estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
  8134 Adliswil 16051 7.79 0131
  8816 Hirzel 2100 9.68 0132
  8810 Horgen 18562 21.07 0133
  8825 Hütten 927 7.24 0134
  8802 Kilchberg 7385 2.58 0135
  8135 Langnau ĉe Albis 7178 8.66 0136
  8942 Oberrieden 4899 2.76 0137
  8805 Richterswil 12061 7.54 0138
  8803 Rüschlikon 5191 2.94 0139
  8824 Schönenberg 1929 11.00 0140
  8800 Thalwil 16832 5.53 0141
  8820 Wädenswil 20101 17.37 0142
Totale 12 113216 104,16 0106

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti