Distrikto Pisz

distrikto en Pollando
(Alidirektita el Distrikto Piski)

Distrikto Pisz - pole powiat piski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Pisz. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Johannisburg. Fine de 2019 en la distrikto vivis 56 135 loĝantoj.

Distrikto Pisz
Pola nomo powiat piski
Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Varmio-Mazurio
Ĉefurbo Pisz (germane Johannisburg)
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 4
    kampaj -
Urbeco 59,23
Areo 1776,17 km2
Loĝantaro 56135 (en 2019)
Loĝdenso 32/km2
Aŭtokodo NPI
TERYT 6.28.37.16.00.0
Estro Andrzej Nowicki
Adreso de estraro pl. Daszyńskiego 7
Poŝtkodo de estraro 12-200
Telefono de estraro 87 423-35-05
Fakso de estraro 87 423-35-05
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiat.pisz.pl
vdr
skema mapo

Eksteraj ligiloj redakti

 
la historia urbodomo de Pisz (germane Johannisburg)