Distrikto Weißeritz
La distrikto Weißeritz [vajseric] estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, kaj ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kunfandiĝis kun la iama distrikto Sächsische Schweiz al la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (germane Landkreis Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
Distrikto Weißeritz | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Weißeritzkreis | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Dippoldiswalde | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 124 091 | ||
Loĝdenso | 162 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 765 km² (76 500 ha) | ||
![]() Distrikto Weißeritz sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 50° 53′ 36″ N, 13° 40′ 0″ O (mapo)50.89333333333313.666666666667Koordinatoj: 50° 53′ 36″ N, 13° 40′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | DW | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Weißeritz [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Fondo | 1994 | ||
Malfondo | 2008 | ||
La urbo Dippoldiswalde estis la administra centro de la distrikto Weißeritz. Sur ties areo de 765 km² loĝis 124.091 homoj; do meznombre 162 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Weißeritz estas signita per 21.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/Saxony_%28districts%29.png/240px-Saxony_%28districts%29.png)
Najbaraj distriktoj estis okcidente Freiberg, norde Meißen, oriente Sächsische Schweiz. Nordoriente najbaras Dresdeno kaj sude la ĉeĥa distrikto Teplice.
La oficiala germana nomo de la distrikto estis "Weißeritzkreis".