Doľany (distrikto Pezinok)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doľany

Doľany (hungare Ottóvölgy [otovoldj], germane Ottent[h]al) estas vilaĝo en Slovakio.

Doľany
hungare: Ottóvölgy, germane: Ottent[h]al
municipo
Preĝejo de sankta Katerino
Oficiala nomo: Doľany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Pezinok
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Malgrandaj Karpatoj
Situo Doľany
 - alteco 251 m s. m.
 - koordinatoj 48° 24′ 56″ N 17° 22′ 39″ O / 48.41556 °N, 17.37750 °O / 48.41556; 17.37750 (mapo)
Areo 22,55 km² (2 255 ha)
Loĝantaro 1 045 (31.12.2011)
Denseco 46,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1390
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 900 89
Telefona antaŭkodo 0 33
Aŭtokodoj PK
NUTS 507873
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Doľany, Pezinok District
Retpaĝo: www.dolany.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Doľany situas laŭ flankovojoj sub monto 694 m alta. Trnava troviĝas je 17 km.

Historio redakti

La vilaĝo fondiĝis post la tatara invado en 1241 fare de germanoj. La unua mencio okazis en 1390 en germana formo "Ottenthal". Baldaŭe ĝi iĝis kampurbo. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis Ompitál, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ottóvölgy 1046 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Trnava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Doľany 1011 homoj, (995 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti