Dolga vas (Lendava)
Dolga vas, hungare Hosszúfalu aŭ Lendvahosszúfalu estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava.
Dolga vas | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 618 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 35′ N, 16° 27′ O (mapo)46.57896416.447736Koordinatoj: 46° 35′ N, 16° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 178,2 m [+] | ||
Areo | 9,95 km² ( 995 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolga vas, Lendava [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Alto super marnivelo: 178 m
- Koordinatoj: 46° 34′ N 16° 27′ O / 46.567 °N, 16.450 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ N 16° 27′ O / 46.567 °N, 16.450 °O (mapo)
- Loĝantaro: 620
- Poŝtkodo: 9220
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
Situo redakti
Dolga vas situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flanka vojo, ĉefvojo Szombathely- aŭ Keszthely-Rédics-Lendava preteriras. Ĝis 2007 limpasejo funkciis ĉe Dolga vas, kiu jam kontaktiĝas kun Lendava.
Historio redakti
La loko estis loĝata de romianoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1932 slovenoj alvenis, kiuj pligrandigis la vilaĝeton. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1944 la judoj deportiĝis. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.
Vidindaĵoj redakti
- monumento de holokaŭsto de 1947 memore al 387 pereintoj
Famuloj redakti
En Lendvahosszúfalu naskiĝis hungara aktoro László Ujlaky.