Dolní Čermná estas kampurbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, apud la rivereto Čermenka, 17 km oriente de la urbo Ústí nad Orlicí kaj 11 km norde de la urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 1 385 loĝantoj (2023).

Dolní Čermná
germane Niedertscherma, germane Böhmisch Rothwasser (1939-1945)
kampurbo
Preĝejo de sankta Georgo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Čermná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Suborlica montetaro
Situo Dolní Čermná
 - alteco 394 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 45″ N 16° 34′ 00″ O / 49.97917 °N, 16.56667 °O / 49.97917; 16.56667 (mapo)
Areo 14,99 km² (1 499 ha)
Loĝantaro 1 385 (2023)
Denseco 92,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 53
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580112
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Čermná
Retpaĝo: www.dolni-cermna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Dobrouč, Horní Třešňovec, Horní Čermná, Verměřovice, Ostrov, Petrovice kaj Bystřec.

Partoj de kampurbo redakti

  • Dolní Čermná
  • Jakubovice

Historio redakti

Dolní Čermná ekestis dum koloniigado de la regiono en la unua duono de 13-a jarcento. Skribe ĝi estas unue menciita en la jaro 1304, kiam ĝi sub nomo Rottenwasser fariĝis havaĵo de monaĥejo Zbraslav. En la jaro 1358 ĝi transiĝis en havaĵon de nove fondita episkopejo Litomyšl sub latina nomo Rufa Aqua. Post husanaj militoj la sinjorejo venis en havaĵon de familiaro Kostka el Postupice, kiu ĉi tie ĉirkaŭ la jaro 1450 konstruigis ankoraŭ nun ekzistantan fiŝlagon kun areo 16 ha. En la jaro 1507 la vilaĝon akiris familiaro Pernštejn kaj en la jaro 1622 Lichtenŝtejnoj. En la jaro 1873 estis Čermná promociita je kampurbo. Pro diversaj konfesioj de loĝantoj estis Čemná en la jaro 1936 dividita je la Horní Čermná (Supra Ĉermna), kie superis evangelianoj kaj Dolní Čermná (Malsupra Ĉermna) kun katolikoj.

La origina loĝantaro estis tute ĉeĥa. En tempo de germana okupado estis en la vilaĝo unu familio germana kaj tri miksitaj. Tamen la vilaĝo estis dividita kaj parto super la fiŝlago apartenigita al t.n. Sudetoj kaj Germanio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 711
18803 395
18903 557
19003 406
19103 408
19213 155
JaroLoĝantoj
19301 634
19501 131
19611 249
19701 253
19801 238
19911 294
JaroLoĝantoj
20011 337
20141 308
20161 335
20171 316
20181 345
20191 345
JaroLoĝantoj
20201 329
20211 324
20221 356
20231 385

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Georgo estas frubaroka el la jaroj 1687 - 1690, ununava kun trilatere fermita presbiterejo, de ekstere duoncirkla. La sakristio estas sur norda flanko, prisma turo antaŭ la okcidenta fronto. Eksteraĵo estas membrigata per toskanaj pilastroj kaj per kordona kornico. La presbiterejo estas volbita per konĥo kun segmentoj, la navo estas platplafona kun ligna ĥorejo, en subturejo estas kresteta volbo kaj en sakristio plataĵo.

La ĉefaltaro estas novgotika kun nazarena bildo de Sankta Georgo, barokaj statuoj de Sankta Nikolao kaj Sankta Aŭgusteno el la fino de 18-a jarcento. Du flankaj altaroj estas rokokaj kun bildoj de J. Umlauf el la jaro 1770, rokoka estas ankaŭ la predikejo. La preĝejon plu ornamas statuetoj de Sankta Maria kaj Sankta Johano el Kalvario el la fino de 18-a jarcento kaj tri blazonaj tomboŝtonoj el la fino de 16-a jarcento. Ekstere estas valora empira figura tomboŝtono.

Sonorilturo redakti

Apud la preĝejo estas sonorilturo el la jaro 1559. La sonorilo "Georgo" devenas el metiejo de Georgo el Litomyšl.

Kapelo redakti

Sur la tombejo estas kapelo de Sankta Barbara, verŝajne el la jaro 1742. Temas pri negranda oblonga konstruaĵo kun duoncirkla fermo. En la fronto estas pinjono kun niĉo, en kiu estas statuo de Sankta Barbara el la unua duono de 18-a jarcento. Interne estas altaro de Sankta Barbara el la sama tempo, kun novtempa bildo de la sanktulino kaj bildo de Sankta Georgo proksimume el la jaro 1700.

Statuoj redakti

  • Sankta Maria Dolorplena antaŭ la preĝejo estas datita 1700
  • Ligna statuo de Sankta Maria Dolorplena sur sabloŝtona soklo apud la vojo al Verneřovice estas el la unua duono de 18-a jarcento
  • Sur urboplaco estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1771
  • Ŝtona krucifikso sur voluta soklo staras antaŭ la preĝejo. Estas el la jaro 1792
  • Ŝtona krucifikso apud la ŝoseo al Mariánská hora (Mariankulta monto) estas datita 1813
  • Monumenton de Sankta Venceslao kreis V. Švec.

Ponto redakti

Malnova ŝtona ponto estas datita 1308.

Preĝejo en Jakubovice redakti

Sur malgranda monteto staras pregejo de Sankta Antonio de Padovo konstruita en la jaroj 1850 - 1860. Ĝi estas ununava kun platplafona navo kaj kun predikejo volbita per konĥo.

Statuoj en Jakubovice redakti

  • La Sankta Triunuo kun voluta soklo kun figura reliefo - datita 1772
  • Sankta Johano Nepomuka, malfrubaroka el la dua duono de 18-a jarcento
  • Sidanta Sankta Maria el la jaro 1829.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.