Dominia Astrofizika Observatorio

La Dominia Astrofizika Observatorio (angle Dominion Astrophysical Observatory, france Observatoire Fédéral d'Astrophysique) estas astronomia observatorio en Kanado situita sur la Vankuvera Insulo proksime de la municipo Saanich (Brita Kolumbio), sur monteto Observatory Hill.

Dominia Astrofizika Observatorio
Observatorio
Dominia Astrofizika Observatorio
Oficiala nomo: Dominion Astrophysical Observatory
Lando Kanado Kanado
Municipo Saanich (Brita Kolumbio).
Supermara alteco 180 m s. m.
Koordinatoj 48° 31′ 13″ N 123° 25′ 5″ U / 48.52028 °N, 123.41806 °U / 48.52028; -123.41806 (mapo)
Estiĝo 1918
Posedanto Nacia Konsilantaro pri Esplorado
Situo de la observatorio en Kanado
Situo de la observatorio en Kanado
Situo de la observatorio en Kanado
Vikimedia Komunejo: Dominion Astrophysical Observatory
Retpaĝo: https://www.nrc-cnrc.gc.ca/eng/solutions/facilities/dao.html

Ĝia MPC kodo estas 658 .[1]. Ĝi estis proponita kaj planita en 1910 de la kanada astronomo John Stanley Plaskett, apogita de la Internacia Unio por la Kunlaboro en Suna Esploro ; la arkitekto responsa pri la projekto estis Edgar Lewis Horwood (18681957).[2]

La Teleskopo Plaskett en 1920

Ĝi celis gastigi teleskopon de 72 coloj (1,83 metro) de diametro desegnita de John Stanley Plaskett en 1910, kiu estis antaŭvidita esti la plej granda teleskopo en la mondo. Sed malfruado en la konstruado faris, ke la teleskopo vidis sian " unuan lumon " nur la 6-an de majo 1918, ses monato post la Teleskopo Hooker de 100 coloj (2,54 m) de la Monto Wilson.

La 12-a de januaro 2001, la observatorio estis agnoskita Nacia Historia Loko de Kanado,[3] ĉar ĝi estas mondfama establaĵo, kiu permesis multenombrajn malkovrojn pri la naturo de la Lakta Vojo. Estis unu el la ĉefaj centroj de astrofizika esploro ĝis en la 1960-aj jaroj

Centro de la Universo redakti

 
Konstruaĵoj de la Centro de la Universo

La Centro de la Universo estis la publika akceptejo de la observatorio. Regule malfermita al la publiko inter majo kaj septembro, ĝi prezentis ekspoziciojn pri astronomio, la laboron kaj la organizadon de la observatorio, vizitojn de la teleskopoj, planetarion. En aŭgusto 2012, la Federa Registaro fermis la Centron, asertante buĝetan tranĉadon.[4]

En 2015, organizo La Amikoj de la Dominia Astrofizika Observatorio (angle : The Friends of the Dominion Astrophysical Observatory Society : FDAO) formiĝis kun la celo reinstali la progamojn cesigitajn pro la fermo de la centro.[5] En majo 2016, la FDAO parafis Licencon de Okupo por la Centro de la Universo kun la Nacia Konsilantaro pri Esplorado de Kanado.

La Reĝa Astronomia Societo de Kanado, kiu havas longan asocion kun la Dominia Astrofizika Observatorio kaj popularigas depost 1914 organizas senpagajn " festojn de la steloj " ĉe la Dominia Astrofizika Observatorio je elektitaj someraj sabatoj.[6]

Konstruo de la teleskopo redakti

La konstraĵoj, kiu ŝirmas la teleskopon estis konstruita de la firmao McAlpine-Robertson Company de Vankuvero. Kaj la konstraĵoj, kaj la kupolo havas duopan muron. La spegulo, 73 coloj de diametero, 12 coloj (30 cm) de diko kaj 1970 kilogramoj de maso, estis farita de la firmao Saint-Gobain en ties vitrofarejo de Antverpeno, Belgio kaj enŝipigita por Amerikon nur unu semajno antaŭ la komenco de la unua mondmilito ; ĝi poste estis polurita de la firmao John A. Brashear en Pittsburgh (Usono). La spegulo bezonis esti dufoje repolurita : la unua pro muistera skrapo, la dua pro difekto dum la polurado. Tio malfruigis de du jaroj la plenumo de la teleskopo, puŝante la daton je 1918. La finita spegulo estis haŭlita al la supro de la monteto de Saanich per ĉevaltirita ĉareto.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dominion Astrophysical Observatory en la angla Vikipedio.