La Domo Pilatos (hispane Casa de Pilatos) estas palaco en la urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, apartenanta al la nobela familio Medinaceli. Ĝi estas unu de la plej simbolaj edificoj de la andaluza civila arkitekturo de la 16-a jarcento kaj montras kombinon de stiloj, nome itala renesanco kaj hispana mudeĥaro, rezulto de la diversaj intervenoj laŭlonge de la jaroj, ekde la lasta triono de la 15-a jarcento ĝis la 17-a jarcento.[1]

Domo Pilatos
Casa de Pilatos
palaco
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Konstrustilo(j) mudeĥara arkitekturo vd
Estiĝo 1483
Koordinatoj 37° 23′ 25″ N, 5° 59′ 13″ U (mapo)37.390269146758-5.9869887627791Koordinatoj: 37° 23′ 25″ N, 5° 59′ 13″ U (mapo)
Domo Pilatos (Sevilo)
Domo Pilatos (Sevilo)
DEC
Domo Pilatos
Domo Pilatos
Situo de Domo Pilatos
Map
Domo Pilatos
Parto de Seville old town vd
Retpaĝo http://www.fundacionmedinaceli.org/monumentos/pilatos/
vdr

Historio redakti

La konstruado de la palaco startis en 1483 fare de la nobela familio Alcalá sur terenoj konfiskitaj de la Inkvizicio. Fadrique Enríquez (unua markizo de Tarifa) inter 1518 kaj 1520 pilgrimis al Jerusalemo trapasante Italion impresita de la renesanca arto hegemonia en la italaj urboj. Reveninte, trudis la renesancan stilon en la Domo Pilatos, kombinate ĝin kun la sevila mudeĥaro.

La nomo Pilatos devenas el epoko kiam oni celebris procesion Via crucis dekomence interne de la palaco kaj poste el la enirejo de la palaco kie startis la unua haltejo de la procesio (ĉe Pilato).

Priskribo redakti

 
Korto, fontano kaj koridoroj.

La palaco estas strukturata ĉirkaŭ du kortoj, unu ĉe enirejo kaj alia ĉefa ĉirkaŭ kiuj en unu kaj du etaĝoj estas la ĉefaj salonoj. Ambaŭflanke estas du diversaj ĝardenoj. Tiu nomita "eta ĝardeno" oriente kaj tiu granda okcidente. En la edifico hegemonias tegmentoj de araba tegolo (emajlitaj blankazule ĉe la ŝtuparo).

La portalo estas el marmoro, fare de Antonio María Aprile en 1529 en Ĝenovo, renesanca je stilo de triumfarko, kun medaljonoj kaj ebenaj kapiteloj korintecaj sur surmuraj kolonoj kaj pinto de gotika krestaro ŝajne alportita de la palaco posedita en Bornos.[2]

La ĉefa korto estas granda (proksimume 25 x 25 m), kvarangula, ĉirkaŭita de koridoroj. La planko de la korto, same kiel tiu de la teretaĝa koridoro estas el blanknigra marmoro, formanta geometriajn bildojn; en la centro estas marmora fontano kaj en ties kvar anguloj estas grandaj statuoj. Super la plinto de azuleĥoj estas ĝis 24 cirklaj niĉetoj kiu estas hejmoj de bustoj de romiaj imperiestroj kaj aliaj elstaraj gravuloj.

Monumenta ŝtuparo kondukas al la supra etaĝo, kie estas riĉaj kahelaj plankoj, mudeĥaraj kasonaroj kaj marmoraj kamenoj, el kiuj unu kun porcelanaj plakoj.

Diversaj scenejoj utilis por parta filmado ekzemple por Lawrence of Arabia kaj 1492: Conquest of Paradise.

Artaĵoj redakti

 
Azuleĥoj.

En la supra etaĝo konserviĝas gravaj pentraĵoj el la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, sed eble la plej grava, nome "La Pietato de Úbeda" de Sebastiano del Piombo de 1539, ne plu estas tie ĉar nun estas pruntostokita en la Muzeo Prado. Antaŭe ĝi estis ekspoziciita en la Sala del Torreón (turĉambro) de la placo.

En la ĉambro maldekstre de la Turo estas plafone freskoj fare de la pentristo Francisco Pacheco inter 1603 kaj 1604 pri la apoteozo de Heraklo; kaj en malantaŭa ĉambro estas eta pentraĵo surkupra de la serio Taŭrludado de Francisco de Goya, en kiu videblas la trenadon de mortinta taŭro; oni konservas ankaŭ aĵpentraĵon de Giuseppe Recco (en manĝoĉambro), same kiel tabulon pri Maria Magdala pentrita en la 16-a jarcento (ĉambro antaŭ la arkivejo); en la arkivejo estas tri verkoj de la pentristo Luca Giordano.

Estas ankaŭ kapelo gotikstila kun mudeĥara ornamado kaj nombraj antikvaĵoj kaj manuskriptoj.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ruiz Ortega, Verónica (2016). «La puerta mudéjar de la casa de Pilatos: Contenido e interpretación de sus inscripciones». Laboratorio de Arte (28). ISSN 2253-8305. Konsultita la 18an de julio 2018.
  2. Morales, Alfredo; Sanz, María Jesús; Serrera, Juan Miguel; Valdivieso, Enrique. Diputación de Sevilla, eld. Guía artística de Sevilla y su provincia. pp. 73-74. ISBN 84-7798-210-4.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti