Domo kun ĥimeroj (ukraine Будинок із химерами) estas brika konstruaĵo en secesia stilo, lokiĝanta en ĉefurbo de Ukrainio, Kievo. La domo ricevis sian nomon danke al statuaj garnaĵoj (situantaj sur la fasado samkiel interne), kies temoj estas tera kaj subtera animalaro, atributoj de ĉasado, fabelaj bestoj.

Domo kun ĥimeroj
Будинок з химерами
domo • arkitektura monumento
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Arkitekto Władysław Horodecki vd
Estiĝo 1902
Lando Ukrainio vd
Situo Kievo
Adreso Банкова вулиця, 10
Situanta sur Bankova Street
Situo
Geografia situo 50° 26′ 42″ N, 30° 31′ 43″ O (mapo)50.44530.528611111111Koordinatoj: 50° 26′ 42″ N, 30° 31′ 43″ O (mapo)
Domo kun ĥimeroj (Kievo)
Domo kun ĥimeroj (Kievo)
DEC
Domo kun ĥimeroj
Domo kun ĥimeroj
Situo de Domo kun ĥimeroj
Map
Domo kun ĥimeroj
vdr
Domo kun ĥimeroj

La konstruaĵo lokiĝas en la Peĉerskij distrikto sur Bankova strato, 10, kontraŭ la Sekretariato de Prezidento de Ukrainio. La arkitekto Vladislav Gorodeckij konstruis ĝin en la jaroj 1901—1903 kiel enspezan domon kun lokaloj por lia familio. La loko por konstruado estis elektita super krutaĵo en Bankova strato, sur la estinta bordo de drenita Karpa marĉo. La skulptisto Elia Salya faris laŭ propraj skizoj la statuajn garnaĵojn.

La domo estas uzata de la printempo de 2005 kiel rezidejo de Prezidento de Ukrainio laŭ edikto de la registaro. Ĝi prezentas la monumenton de l’arkitekturo № 906.

Historio redakti

Konstruado redakti

La domo kun ĥimeroj estis konstruita laŭ la projekto de l’arkitekto Vladislav Gorodeckij en la jaroj 1901—1902. Al tempo de la konstruado Gorodeckij estis fama kiel granda arkitekto kaj ellaboris multajn konstruaĵojn de Kievo — inkluzive Katolikan Katedralon de Sankta Nikolao, Kievan kenesaon kaj Nacian Artan Muzeon de Ukrainio. Krom arkitekturon, Gorodeckij ŝatis ĉason, eble, tial en liaj kreaĵoj ĉeestas tiel multaj skulptaĵoj de animaloj.

Gorodeckij financis konstruadon de la domo sur pruntaj rimedoj, intencinte krei enspezan domon. En ĉiu etaĝo li formis po unu apartamento, kiuj estis ligitaj inter si per lifto kaj ŝtuparoj. Gorodeckij mem okupis la kvaran etaĝon de la konstruaĵo, kies areo ampleksas ĉirkaŭ 380 m².

La unuan parton de tero Gorodeckij aĉetis la 1-an de februaro 1901, la konstruado komenciĝis la 18-an de marto de la sama jaro. La laboro super eksteraj muroj estis finita la 21-an de aŭgusto, la tegmento kaj brika masonaĵo estis finitaj la 13-an de septembro. Kaŭze de ekonomiaj malfacilaĵoj en Rusia Imperio la fino de konstruado estis prokrastita. En majo de la jaro 1903 estis okupitaj nur unu apartamento en malsupra etaĝo kaj la propra apartamento de Gorodeckij. Por konstruado de la domo estis uzita 1550 m² da tero, kiuj kostis 15 640 rublojn. La tuta kosto de la tero kaj konstruado konsistigis 133 000 rublojn. La supozita enspezo de la luigado estus 7200 rublojn. Maldekstre de la centra fasado lokiĝis alpa monteto (sur areo ĉirkaŭ 320 m²) kun fontano.

Pro financaj problemoj, ligitaj kun l’absorbo de Gorodeckij pri safario, en julio de la jaro 1912 li decidis hipoteki lian palaceton al Kieva asocio de mutualaj kreditoj.

Propruloj post Gorodeckij redakti

Malkapableco elpagi l’interezon laŭ la kredito rezultigis tion, ke en 1913 la bieno kun la palaceto estis venditaj de la kredita asocio en aŭkcio. La posedo de la palaceto pasis al Daniil Balaĥovskij, franca konsula agento en Kievo. En 1916 la domon aĉetis iu Samuil Nimec, komercisto de la unua gildo.

Tempoj de la soveta potenco redakti

Post Oktobra revolucio de 1917 la konstruaĵo estis ŝtatigita, kaj ĉiuj apartamentoj en la domo iĝis komunumaj.

De 1921 en la konstruaĵo situis stabo de militlabora arboprepara brigado. Poste la nova potenco lokis tie la Veterinaran administrejon de Kieva milita distrikto.

Dum Granda patriota milito oni damaĝis grave la konstruaĵon, ĝi restis forlasita. Post la milito oni uzis la konstruaĵon kiel loĝejo de aktoroj de la teatro Ivan Franko. Poste Centra Komitato de Komunista Partio de Ukrainio ordonis uzi ĝin kiel polikliniko № 1 por membroj de CK de KPU.

Nuntempo redakti

Post la disfalo de USSR la konstruaĵo apartenis al ministerio pri sano de Ukrainio. Poiome la pilieroj perdis sian apogan funkcio, kaj en loko de junto de la benda kaj la piliera fundamentoj la domo fendiĝis en du partojn. Unu parto de la domo kliniĝis direkte al rezidenco de Prezidento de Ukrainio je 33 cm, kaj direkte al la teatro Ivan Franko je 10 cm. Postulis urĝa rekonstruo de la konstruaĵo.

En la jaro 1998 la instituto «UkrNIIproektrestavracija» (reduktita «Ukrainia scienca esplora instituto de projektoj de restaŭrado») ellaboris projekton de rekonstruo de la «Domo kun ĥimeroj».

Rekonstruo redakti

En fino 2003 la Registaro de Ukrainio konfirmis la ellaboritan de l’instituto planon de rekonstruo de la konstruaĵo. Dum restaŭradaj laboroj la laboristoj elterigis la unuan etaĝon, kiu estis enŝutita per tero por fortikeco. Laŭ konservitaj malnovaj desegnaĵoj de Gorodeckij oni rekonstruis la internon kaj freskojn sur muroj. La restaŭristoj rekonstruis la pilierojn, sed ne rektigis la domon, kiu kliniĝis je pli ol 30 cm direkte al Bankova strato: rektigi la domon signifus ne restaŭri ĝin, sed ŝanĝi ĝian arkitekturon. Por enmeti fenestrojn en oblikvajn pro tempo murojn, la majstroj devis elfari kurbajn fenestrajn kadrojn. En la korto ili restarigis artefaritan lagon, fontanojn kaj ĝardenon kun alpa monteto.

En novembro de la jaro 2004 oni malfermis en la konstruaĵo muzeakulturan centron «Belartaj ĉefverkoj de Ukrainio».

Post la riparo tri etaĝoj de la konstruaĵo (la tria, kvara kaj kvina) estis refaritaj kiel lokaloj por solenoj kun partopreno de Prezidento de Ukrainio. En unua kaj dua etaĝoj de l’rezidenco situas la oficaj kabinetoj de faristoj de ŝtata protokolo kaj de ritaro de prezidenta sekretariato.

En la domo kun ĥimeroj ĉeestas ankaŭ halo por donado de akreditaĵoj, registara halo por promulgado de dokumentoj, malgranda halo por traktado, halo, kie la prezidento de Ukrainio kondukas konfidencajn renkontojn, lokaloj por mallongaj konferencoj kaj ĉambro por kondukado de solenaj festaj renkontoj.

Arkitekturo redakti

La domo estas konstruita en secesia stilo kaj projektita je formo de kubo; ĝi havas tri etaĝojn flanke de Bankova strato kaj ses etaĝojn flanke de placo Ivan Franko. Oni uzis la principon de funkcia kunligo de izolitaj grupoj de lokaloj (paradaj, loĝataj, mastrumaj), kio estas distinga al multaj riĉaj domoj de komenco de la 20-a jarcento.

Ekstero redakti

La statuajn garnaĵojn de la fasado elfaris laŭ propraj skizoj de Gorodeckij lia asistanto, milana skulptisto Elia Salya, kiu restigis sian aŭtografon «E. Sala. 1902» sub statua sceno de lukto de leonino kontraŭ aglo.


Sur la muroj de la domo lokiĝas betonaj kapoj de rinoceroj, ĝirafoj, leonoj, krokodiloj, antilopoj kaj aliaj afrikaj bestoj. La rostroj de elefantoj, kiuj malsuprenpendas super la trotuaroj, estis uzitaj kiel pluvtuboj. Sur la tegmento situas gigantaj bufoj, maraj monstroj kaj nereidinoj kun ĉenoj anstataŭ haroj. Sur la tegmento estas uzata alta parapeto, kio permesas preskaŭ tute kaŝi la tegmenton mem.


La skulptisto garnis la paradan ŝtuparon per modla friso kaj reliefoj; en la centron li lokis kolonon kun bildo de grandega delfeno, volvita de plantoj.

Interno redakti

 
Originala plano de unu el etaĝoj de la konstruaĵo, farita de Gorodeckij en komenco de la 1900-aj jaroj

La ĉambroj situas ventumilforme, laŭ iro de la suno, kio kreis kondiĉojn por bona natura prilumo. La tuta areo de la konstruaĵo estas 3 309,5 m².

En la unua etaĝo flanke de la placo Ivan Franko situis du ĉevalejoj, du ĉambroj por kaleŝistoj, komuna lavejo kaj du apartamentoj — duĉambra kaj triĉambra. Ĉiu el du apartamentoj havas vestiblon, kuirejon, banĉambron kaj ĉelon. La etaĝoj, situantaj pli alta ol unua, havis po unu apartamento.

En dua etaĝo l’apartamento konsistis el ses loĝataj ĉambroj, vestiblo, kuirejo, bufedejo, tri ĉambroj por servistoj, unu banĉambro, du necesejoj kaj du ĉeloj.

En tria kaj sesa etaĝoj situis apartamentoj el ok loĝataj ĉambroj, ili havis vestiblon, kuirejon, lavejon, du ĉambrojn por servistoj, banĉambron kaj du necesejojn. L’apartamento en tria etaĝo lokiĝis iom malpli alte ol la ĉefa dompordo flanke de Bankova strato.

La plej bona apartamento, kun 13 ĉambroj, en kvara etaĝo flanke de la placo Ivan Franko (kaj en unua flanke de Bankova strato), apartenis al Gorodeckij mem. Ĝi konsistis el kabineto, gastoĉambro, malgranda gastoĉambro, manĝejo, buduaro, dormejo, infanejo, ĉambro por guvernistino, rezerva ĉambro, vestiblo, tri ĉambroj por servistoj, ĉambro por spongado de vazaro, koridoro, kuirejo, banĉambro, du necesejoj kaj du ĉeloj. Estis ankaŭ tiela apartamento je unu etaĝo pli alte.

Krom apartamentoj, ĉevalejo, lavejo kaj ĉeloj, en la domo ĉeestis vinejoj kaj bovejo; Gorodeckij deziris ĉiun tagon trinkigi liajn domanojn per freŝa lakto. La situo de la bovejo estis elektita tiel, ke la odoro ne ĝenu al domanoj.

Urbaj legendoj redakti

 
Ĝardeno apud la domo kun ĥimeroj

La ekstero de l’domo kun ĥimeroj naskis vicon de legendoj, kiujn oni povas renkonti en ĵurnaloj kaj gvidlibroj.

Laŭ unua legendo, Gorodeckij ekkonstruis ĉi tiun domon por memoro pri lia filino, kiu mortigis sin, ĵetinte sin en akvon de Dnepro aŭ pro familia kverelo, aŭ pro malfeliĉa amo; tial en la dekoracio estas tiel multe da maraj motivoj. Tamen estis difinita, ke Elena Gorodeckaja (post edziniĝo Jacenko) estis viva kaj sana dum konstruado de la domo kaj mortis grave pli malfrue ol ŝia patro.

Dua legendo diras, ke Gorodeckij vetis kun famaj arkitektoj Aleksandr Kobelev kaj Vladimir Leontoviĉ, ke li povos konstrui domon en du jaroj, uzante novajn tiam materialojn — cementon kaj betonon. Aleksandr Kobelev diris kontraŭ ĉi tio:

Sinjoro, vi estas do freneza. Tia ideo povas veni nur en kapon de frenezulo.

Post du jaroj Gorodeckij prezentis al la arkitektoj sian domon kaj gajnis la veton.

Laŭ tria legendo, antaŭ ol lasi la domon, Gorodeckij metis damnon sur ĝin. Kvazaŭ ĉiuj domanoj de la palaceto estos malfeliĉaj, kaj nur idoj de Gorodeckij povos kunvivi normale kun ĥimeroj. La subtenantoj de tiu ĉi versio indikas, ke oficejoj, kiuj posedis tie lokalojn aŭ luis ilin, bankrotis kaj malorganiziĝis, kaj iliaj fondusoj malaperis mistere.

Estas ankaŭ legendo, laŭ kiu la domon konstruis ne Gorodeckij, sed Nikolaj Dobaĉevskij. Oni malkonfirmas ĉi tiun legendon per tio, ke sur ĉiuj desegnaĵoj de la domo staras la signaturo de Gorodeckij.

Eksteraj ligiloj redakti