Domokos Moldován
Domokos MOLDOVÁN, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Moldován Domokos estas rumania hungara etnografo, reĝisoro. Li havas armenajn radikojn [1]. Lia edzino estas Adrienne Csengery.
Domokos Moldován | |
---|---|
![]() Domokos Moldován en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de decembro 1943 en ![]() |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | ELTE Faculty of Humanities |
Familio | |
Frat(in)o | Stefánia Moldován |
Edz(in)o | Adrienne Csengery |
Okupo | |
Okupo | etnografo • filmreĝisoro |
Domokos Moldován [2] naskiĝis la 1-an de decembro 1943 en Hungario en Sajóudvarhely (nuntempa Șieu-Odorhei en Rumanio).
BiografioRedakti
Domokos Moldován okupiĝis amatore pri filmoj kaj etnografio ekde 1965. En la sekva jaro li akiris etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste pli novan diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Jam en 1966 li faris filmserion por la Hungara Televizio pri la hungaraj kamparanaj pentristoj kaj li faris reĝisorajn laborojn en la universitata amatora teatro. Ekde la sekvaj jaroj li faris plurajn etnografiajn filmojn en la hungara filmoproduktejo.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵojRedakti
- Monteverdi: Poppea megkoronázása (1993, 1996)
- Monteverdi: A könyörtelen lelkek tánca (1997, 2008)
- Vivaldi: Il Tigrane - Nagy Tigran, örmény király (2004)
- Monteverdi: Arianna panasza (2008)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵojRedakti
- ‘‘Magyar parasztfestők nyomában’‘ (1966-1968)
- ‘‘Halálnak halálával halsz’‘ (1970, 2003)
- ‘‘A halottlátó’‘ (1977)
- ‘‘Rontás és reménység’‘ (1981)
Elektitaj librojRedakti
- Illyés Gyula élete képekben (1982)
- Magyar naiv művészek nyomában (1987)
- Tisztelet Kurtág Györgynek (2006)