Dorián Ertl
Dorián Ertl - naskiĝis la 2-an de aŭgusto 2003 en Anderlecht, Belgio, do nun 21-jara - estas franc-hungara esperantisto kreskinta en Luksemburgo ĝis fino de la mezlernejaj jaroj kaj de somero 2021 ĝis somero 2024 vivinta en Amsterdamo. Li estas la plej juna el tri infanoj de la hungar-franca esperantisto István Ertl kaj la franca esperantistino Fabienne Berthelot-Ertl. Mem li akcentas ke li ne denaske parolas Esperanton, same kiel lia fratino Klára (n. en 1995) kaj la frato Ruben (n. en 1997), ke ili denaske parolis france sed "kreskis en esperantistan familion". Do li nomas sin "kvazaǔ-denaskulo". De 2021 ĝis 2024 li studis por Bakalaŭro en Eŭropaj Studoj je la Universitato de Amsterdamo, kaj en 2022-2024 membris en la eduka komitato de la studenta asocio pri Eŭropaj Studoj en la universitato.[1] Dorián parolas la francan, la anglan, esperanton, la germanan, la italan, la katalunan, la luksemburgan kaj la nederlandan. Ekde somero 2020 li kontribuas al vikipedio, prioritate en la franca kaj angla branĉoj, sed pli kaj pli ankaŭ en la esperanta.
Dorián Ertl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 2003 (21-jaraĝa) en Anderlecht |
Ŝtataneco | Francio Luksemburgo Hungario |
Familio | |
Patro | István Ertl |
Patrino | Fabienne Berthelot-Ertl |
Frat(in)oj | Klára Ertl kaj Ruben Ertl |