Suborgeno

(Alidirektita el Dorspozitivo)

La nocio suborgenopozitivo signifas en la orgenkonstruo la registraron, kiu konsistigas memstaran unuon ludeblan ekde unu certa klavaro.

Je ĉi tiu orgeno oni bone ekkonas la suborgenan strukturon (St. Wolfgangskirche, Schneeberg)

Teknikaj strukturgrupoj de orgeno redakti

Orgeno kutime konsistas el tri strukturgrupoj: la fajfilaro, kiu estas subdividita en suborgenojn resp. pozitivojn, la ventigilaro, kiu produktas la venton kaj kondukas ĝin en la ventkestojn, kaj la mastrumilaro. Ĉi tiu estas la centra kaj verŝajne plej kompleksa parto de orgeno. La mastrumilaro konsistas el la ludotablo kaj la traktilaro kaj ligas la manipulajn elementojn (klavaroj kaj registrotiriloj) kun la funkcielementoj, la fajfilaro.

La pozitivostrukturo de orgeno redakti

Iom granda orgeno konsistas el la kunigo de pluraj, origine separe starigitaj suborgenoj, la pozitivoj. Tiu ĉi subdivido sekvas laŭ la sonkaraktero kaj apartaj ludoteknikaj taskoj (ekz. la pleno-, kantfirma- aŭ trio-ludado) i.a. kiel ĉefa suborgeno, pedalpozitivoŝvelpozitivo (nomata laŭ funkcio) aŭ supra suborgeno, brustpozitivo, dorspozitivo, malproksima pozitivo (signifanta la starejon). suborgeno estas la kunigo de kesto, fajfiloj kaj ventkesto de tia memstara parto de orgeno. Oni ludas ĝin unue per ekzakte unu klavaro. La pozitivostrukturo de la fajfilaro de orgeno respeguliĝas ofte ankaŭ en la strukturo de la orgenfasado.

Baroko redakti

 
Arp-Schnitger-orgeno en la preĝejo St. Jacobi en Hamburgo (Germanio), tipe baroka orgeno kun pedalturoj, dorspozitivo, supra suborgeno, ĉefpozitivo

En la klasika barokorgeno ekzistas jenaj verknomoj:

  • Ĉefpozitivo (ĈP): Ĝi estas la centra suborgeno kun la plej gravaj fajfiloj por la ordinara ludado. Ĝi kutime disponas pri kompleta principalĥoro kun miksturoj kaj lamenvoĉoj de la trumpetfamilio. Flutaj, arĉinstrumentaj kaj alikvotregistroj povas alpaŝi. La ĉefverko evoluis en la 15-a jarcento el la gotika blokpozitivo.
  • Pedalpozitivo (PP): Ĝi entenas la plej malaltajn registrojn de orgeno, preskaŭ ĉiam enestas voĉoj en 16′-tonpozicio. Ofte ĝi estas enmetita en t.n. pedalturoj, kiuj limigas per siaj longaj fasadfajfiloj la flankojn de la orgeno.
  • Brustpozitivo (BP): Ĝi situas rekte antaŭ la orgenisto supre de la ludotablo. La origino de la brustpozitivo estas rigalo aldone enmetita en la orgeno. Tiun ĉi poste oni liampleksigis per kelkaj labioregistroj malgrandaj pro spacokaŭzoj. Ĝis nuntempe en la plej multaj brustpozitivoj troviĝas ankoraŭ mallongkalikaj lamenvoĉoj. La labiofajfiloj plejparte estas malgrandaj (principaloj ofte nur ekde 2′). Tio kaŭzas entute iom magran, akran sonon.
  • Supra pozitivo (SP): Ĝi troviĝas super la ĉefpozitivo kaj formas plejofte (post la pedalpozitivo) la plej supran punkton de la orgeno. Ĉi tie troviĝas krom diversaj lamenregistroj ofte soloregistroj kaj alikvotoj, tiel ke la supra pozitivo aparte taŭgas por kolorema sono kun foje iom malmildaj sonkoloroj.
  • Dorsopozitivo (DP): Ĝi troviĝas ofte dorsflanke de la orgenisto en aparta kesto, plejparte en la galeriobalustrado. Tiu ĉi situo kaŭzas pro la pli granda proksimeco al la aŭskultanto pli rektan kaj klaran sonon kompare kun la aliaj pozitivoj de la orgeno. Pro tio la dorsopozitivo estas aparte kapabla prezenti solovoĉojn. Pro optikaj kaj akustikaj kialoj la dorsopozitivo povas enhavi nur ege pli malgrandajn fajfilojn ol la malantaŭe situanta ĉefa suborgeno.

Romantiko redakti

Dum la epoko de la romantiko formiĝis ankoraŭ jenaj suborgenoj:

  • Malsupra suborgeno: Ĝi kutime troveblas ambaŭflanke de kaj samnivele kun la ludotablo.
  • Malantaŭa suborgeno: Ĝi staras malantaŭ de la ĉefa suborgeno. Por ke ĝi povu soni en la spacon, la ĉefa suborgeno tiam ne havas fermitan keston.
  • Malproksima suborgeno: Ĝi situas kutime je starejo malproksima de la ĉeforgeno, foje kaŝita (ekz. malantaŭ plafontegaĵo) aŭ ne videbla ekde la ludotablo. Kutime ĝi servas al efektludado, ekz. al imitado de eĥoj.

Dumpase de la romantiko la pozitivostrukturo perdis siam gravecon. Dinamika gradacio anstataŭis la diferencigitaj sonkolorojn kaj la spacan gradigon. La unua (plej malsupra) manualo ricevas je tio la pli fortajn registrojn, la pluaj manualoj pli kaj pli la mallaŭtajn. Tiel oni povas prezenti variajn tipojn de sonkoloroj sur ĉiuj manualoj kaj elekti per la diversaj manualoj dinamikajn gradojn. Je ekzemplaj registroj de la Sauer-orgeno Apolda (Germanio) tiu ĉi principo estas ege bone rekonebla:

 
Sauer-orgeno en Apolda, ekzemplo por romantika orgeno
1-a manualo 2-a manualo 3-a manualo
Bordun 16′ Lieblich Gedackt 16′ -
Principalo 8′ Principalo amabile 8′ Geigenprinzipal 8′
Gedackt 8′ Lieblich Gedackt 8′ Zartgedackt 8′
Gambovjolo 8′ Salicional 8′ Harmoniko 8′
Flûte harmonique 4′ Rohrflöte 4′ Zartflöte 4′
Oktavo 2′ Piccolo 2′ -
Miksuro 5-obla 4′ Progresio 4- ĝis 5-oble -
Trumpeto 8′ Hobojo 8′ -

Precipe altpoziciaj registroj havas en la 3-a, parte jam ankaŭ en la 2-a manualo ofte neniun analogaĵon, tiel ke kutime la registronombro malpliiĝas supren.

Vidu ankaŭ redakti