Drs. P (Licenciato P) estis artistnomo de Heinz Hermann POLZER (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1919, mortis la 13-an de junio 2015), sviso kaj nederlandlingva kantisto. Li famiĝis per iom absurdaj kantoj kun komplikaj, burokratlingve humuraj tekstoj.

Drs. P
Persona informo
Naskonomo Heinz Hermann Polzer
Aliaj nomoj Drs. P
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1919 (1919-08-24)
en Thun
Morto 13-an de junio 2015 (2015-06-13) (95-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Erasmo-Universitato de Roterdamo
Parencoj Nellie van Kol
Okupo
Okupo kantistoverkistokomponistopianisto • kabaredisto • kantoverkisto • poeto
vdr
Drs. P prezentas sian libron 100 uitsnijdbare, onvindbare, genietbare, verzendbare kaarten (100 eltranĉeblaj, netroveblaj, ĝueblaj, sendeblaj kartoj) en 1977

Drs. P naskiĝis en Thun en Svisio kiel filo de nederlanda patrino kaj aŭstra patro. Kiam li estis 3-jara li translokiĝis al Nederlando. Kvankam li loĝis dum preskaŭ sia tuta vivo en Nederlando, kaj li "ĝis la kapilaroj" kunteksiĝis kun la nederlanda lingvo, Polzer daŭre tenis la svisan ŝtatanecon. Kiam oni demandis lin, kial li neniam petis nederlandan ŝtatanecon, li respondis, ke li trovis la svisan naciecon "amuza" kaj ke ŝanĝo de ŝtataneco ne estis necesa por li. Tamen la plimulto konsideras lin nederlanda kantisto kaj kantoverkisto.

Lia voĉo estas tre karakterplena kaj sonas iom false. Same karakterplenaj estas liaj primedititaj kaj poeziaj tekstoj kun multaj lingvoŝercoj. La stilo de liaj surscenigoj estis iom solena kaj samtempe studenteska. Ĝis 1996 li sursceniĝis tralande.

La eble plej fama kanto de Drs. P estas De dodenrit [1] Arkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine (La mortoveturo), kiu temas pri fatala veturo en trojko de familio al Omsk, dum kiu la familianoj, persekutataj de malsataj lupoj, unu post la alia foroferiĝas por ekhavi pli da tempo, sed malfeliĉe: Omsk estas bela urbo, sed ĝuste iom tro fora.

Lia pseŭdonimo, elpensita de Willem Duys, rilatas al la akademia grado pri ekonomiko, kiun li akiris en la Altlernejo de Roterdamo (nun Erasmo-Universitato). Dum lia studado okazis la germana okupacio de Nederlando, kaj li estis enprizonigita pro siaj skribaĵoj pri de kwajongens Ben en Dolf (= la buboj Benĉjo kaj Adolĉjo, aludaj al Benito Mussolini kaj Adolf Hitler).

Eksteraj ligiloj redakti