Dunaegyháza

Dunaegyháza (dunaedjhAza) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kunszentmiklós. La nomo signifas eklezio de Danubo.

SituoRedakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra Danubo, laŭ flankovojoj. Ponto Pentele ĉe Dunaújváros estas ne tro for.

HistorioRedakti

Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1560 en formo Egiházi. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En la 18-a jarcento slovakoj refondis la vilaĝon. En 1947 parto de la slovakoj reiris al Ĉeĥoslovakio.

VidindaĵoRedakti