Dzonka lingvo

lingvo parolata en Butano
(Alidirektita el Dzonke)

La dzonka lingvo, foje dzonga (propralingve: འབྲུག་རྒྱལ་འཛིན་གཙུག་ལག་སློབ་སྡེ་) estas ĉinotibeta lingvo parolata de pli ol duonmiliono da homoj en Buthano; ĝi estas la sola oficiala kaj nacia lingvo de la Buthana Regno[1]. Speciale adaptita versio de la tibeta alfabeto estas uzata por skribi la dzonkan lingvon.

dzonka
ཇོང་ཁ
lingvo • moderna lingvo
suda tibeta lingvaro
Parolata en Butano
Parolantoj 171 000
Denaskaj parolantoj 133 000
Skribo Tibeta skribo
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Tibetobirma
Tibeto-Kanaŭra
Bodiŝa
Tibeta lingvaro
Centra Tibeta
Suda
Dzonka
Oficiala statuso
Reguligita de Dzongkha Development Commission
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 dz
  ISO 639-2 dzo
  ISO 639-3 dzo
  SIL DZO
  Glottolog nucl1307
Angla nomo Dzongkha
Franca nomo dzongkha
Vikipedio
vdr

La vorto "dzonga" (aŭ "dzongkha") signifas la lingvo (ka, ཁ་) parolata en dzong (རྫོང་), kie la dzongoj estas monaĥejoj fortresigitaj kiuj troviĝas en Buthano, konstruitaj de Ŝabdrungo Ngavang Namgjel en la 17-a jarcento. La dzonga lingvo kaj ĝiaj dialektoj estas la indiĝena lingvo de ok okcidentaj distriktoj de Buthano. Aliaj lingvoj kutime praktikataj en Buthano estas la ŝarĉopka kaj la nepala.

La dzonga estas lingvo derivita de la antikva tibeta. La unua versio de libro priskribanta la gramatikon de la zdonka estis eldonita en la jaro 1992 kaj verkita de la nederlanda lingvisto George Driem, laŭ komisio de la butana registaro. Li same identigis plurajn indiĝenajn lingvojn de la lando. Kune kun la denaska parolanto Karma Tshering li verkis gramatikan libron por la dzonga lingvo. 'Romia dzonga' estas la norma fonologia latinigo de la dzonga lingvo kiu estis ankaŭ evoluigita fare de George Driem.

La dzonga estis deklarita kiel la nacia lingvo de Buthano en 1971. La lingvo estas parolata de 130 000 personoj en la okcidento de la lando (plus aldonaj 3 000 en Barato).

La dzonga estas instruata en lernejoj kune kun la angla. Ĉar kelkaj subjektoj estas instruataj en la angla (matematiko, scienco, ktp), la dzonga suferas rektan konkuradon de tiu lingvo, situacio kiu estas nuntempe ne favora al ĝi.

Ĝia ISO-kodo estas dz. Ekzistas ankaŭ jam Vikipedio en la dzonga lingvo.

La dzonga en informatiko redakti

La 19an de julio 2006, estis lanĉita dzongan version de Linukso (Linux), kiu estas la tutunua komputila sistemo por administri la nacian lingvon de la lando, laŭ la Ministro de Informo kaj Komunikado de la Reĝa Registaro de Buthano, Lyonpo Leki Dorji. Bazita sur la projekto Debian, ĝi disvolviĝis en Buthano. La karakteroj de la dzonga tiparo estas identaj al tiuj de la tibeta. Programaraj aplikoj kiel ekzemple GNOMO, OpenOffice.org kaj Mozilla, estis tradukitaj.

En oktobro 2005, Microsoft tute ĉesis uzi la esprimon dzonga en ĉiuj ĝiaj programaj kaj komercaj publikaĵoj; Anstataŭe oni uzas la esprimon Tibeta-Butano. Ĉi tio estis farita laŭ peto de la ĉina registaro, kiu vidis la uzon de la nomo dzonga kiel aludo al la kontrolo de Dalai-lamao kaj tibeta sendependeco.

Ekzemploj redakti

  • Bonan tagon : Kuzu Zangpo.
  • Kiel vi fartas ? : Ga de baj je ?
  • Kiel estas via nomo ? : Ĉu gi ming ga ĉi mo?
  • Mia nomo estas Nima: Nge gi ming Nima in.

Kalkuli :

  • Unu : Chi
  • Du : Nyi
  • Tri : Sum
  • Kvar: Zhi
  • Kvin : Nga
  • Ses : Dru
  • Sep : Du-in
  • Ok: Gay
  • Naŭ: Gu
  • Dek : Chu Tham

La dzonga en filmo redakti

Je la dato marto 2008, la interreta Movie Database kalkulis ok filmojn faritajn en tiu lingvo : :

  • 1960 : Komenco en la paradizo
  • 1962 : Princineto, de Chencho Dorji
  • 1989 : Gasa lamai singye, d'Ugyen Wangdi
  • 2003 : Nyen dang dra, de Gyem Dorji
  • 2003 : Vojaĝantoj kaj Magiisto (Travellers and Magicians), de Khyentse Norbu estas tute en la zdonka.
  • 2005 : Muti thrishing, de Pelden Dorji kaj Tshering Gyeltshen
  • 2005 : Lengo, de Chencho Dorji
  • 2006 : 49th Day, de Namgay Retty

Referencoj redakti

  1. (en) "Constitution of the Kingdom of Bhutan. Art. 1, § 8" (PDF). Government of Bhutan. 2008-07-18.

Vidu ankaŭ redakti