Eŭropa Medicina Agentejo

La Eŭropa Medicina Agentejo (angle The European Medicines Agency, akronime EMA) estas reguliga agentejo de la Eŭropa Unio por taksi medicinajn produktojn kaj medikamentojn [1][2]. La EMA certigas sciencan taksadon, superrigardon kaj monitoradon de medikamentoj por homoj kaj bestoj en la EU. Ĝia sidejo estas en Amsterdamo [3].

Eŭropa Medicina Agentejo
emblemo
decentralised agency of the European Union • regulatory agency
Komenco 1995 vd
Geografia situo 52° 20′ 14″ N, 4° 53′ 7″ O (mapo)52.3371111111114.8852222222222Koordinatoj: 52° 20′ 14″ N, 4° 53′ 7″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Adreso Domenico Scarlattilaan 6, 1083 HS Amsterdam
Eŭropa Medicina Agentejo (Amsterdam-Centrum)
Eŭropa Medicina Agentejo (Amsterdam-Centrum)
DEC
Eŭropa Medicina Agentejo
Eŭropa Medicina Agentejo
Map
Eŭropa Medicina Agentejo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La EMA estas la farmacia aŭtoritato por la tuta EEA-areo kaj similas al la Usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA), sed male al la FDA, ĝia strukturo ne estas centralizita.

Historio redakti

La agentejo estis establita en 1995 kun financado de la Eŭropa Unio kaj la farmacia industrio, en provo pliigi kunlaboron kaj plibonigi sinkronigon inter la ekzistantaj reguligaj korpoj en la EU-landoj. Inter la fenomenoj kiujn la fondintoj klopodis trakti estis la protektismo en la diversaj drog-aprobaj aŭtoritatoj, kie medikamentoj konkurantaj kun surloke produktitaj medikamentoj foje ne estis aprobitaj, kaj la altaj kostoj truditaj al la drogkompanioj kiuj devis submeti aprobpetojn al granda nombro da korpoj. La diskutoj inter la diversaj registaroj pri la starigo de la agentejo daŭris ĉirkaŭ 7 jarojn.

EMA protektas publikan kaj bestan sanon en 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, same kiel en la landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (EEA), kun la celo, ke ĉiuj medikamentoj haveblaj sur la EU-merkato estu sekuraj, efikaj kaj de alta kvalito. Ĝi ankaŭ ludas rolon en subteno de esplorado kaj novigado en la farmacia industrio, antaŭenigante novigon kaj la disvolviĝon de novaj medikamentoj de eŭropaj mikro-, malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj. La sciencaj komitatoj de EMA disponigas sendependajn rekomendojn pri medikamentoj por homa kaj bestkuracista uzo, surbaze de ampleksa scienca taksado de datumoj.

Sciencaj Komitatoj de EMA redakti

Interalie, la EMA konsistas el sep sciencaj komitatoj kiuj taksas merkatajn rajtigojn por diversaj medikamentoj kaj faras monitoradon de kromefikoj ene de la EEA-areo. La konkludoj de tiuj komisionoj estas fundamentaj por la taksoj de la medikamentagentejoj de la membroŝtatoj por merkatiga aprobo de medikamentoj.

  • Komitato por Homaj Uzadoj (CHMP)
  • Komitato por Medikamentoj por Bestoj (CVMP)
  • Komitato pri Orfaj Medikamentoj (COMP)
  • Komitato por Medikamentoj por Infanoj (PDCO)
  • Komitato pri Altnivelaj Terapioj (CAT)
  • Kontrola Komitato de Malfavoraj Reagoj (PRAC)
  • La Komitato por Herbaj Medicinaj Produktoj (HMPC)

Por plia legado redakti


Referencoj redakti

  1. Set up by EC Regulation No. 2309/93 as the European Agency for the Evaluation of Medicinal Products, and renamed by EC Regulation No. 726/2004 to the European Medicines Agency, it had the acronym EMEA until December 2009.
  2. EMEA becomes EMA (14 December 2009). Arkivita el la originalo je 2022-11-22. Alirita 2023-10-11.
  3. "Relocation to Amsterdam". European Medicines Agency. 17 September 2018. Retrieved 16 January 2021.

Vidu ankaŭ redakti

  • Eŭropa Centro por Malsankontrolo kaj Antaŭzorgo (ECDC)
  • Medikamentoj kaj Sanproduktoj Reguliga Agentejo (Unuiĝinta Reĝlando) (MHRA)

Eksteraj ligiloj redakti