Edward Hallett Carr

(Alidirektita el E. H. Carr)

Edward Hallett CARR (Londono, 28a de junio 1892 - Londono, 3a de novembro 1982) estis brita historiisto, ĵurnalisto kaj teoriulo de internaciaj rilatoj, kaj arda kontraŭanto de la empiriismo ene de la historiografio. Li estis pragmatisma kaj difinis la historion kiel kontinua procezo de interagado inter la historiisto kaj ties agado, nome senfina dialogo inter la estanto kaj la pasinto.

Edward Hallett Carr
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1892 (1892-06-28)
en Londono
Morto 3-an de novembro 1982 (1982-11-03) (90-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity College vd
Familio
Edz(in)o Betty Abigail Behrens vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo historiistoĵurnalistodiplomatoverkisto • politikologo • profesoropolitikisto vd
Laborkampo historio de Sovetunio • historiografio • teorio de internaciaj rilatoj • historiointernaciaj rilatojekstera politikopolitika scienco • literary activity • ĵurnalismodiplomatio vd
Verkado
Verkoj Kio estas Historio? vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Carr naskiĝis en Londono ĉe familio de mezklasanoj kaj estis edukita en la Merchant Taylors' School, en Londono, kaj poste en la Trinity College, en Kembriĝo, kie li gradiĝis je klasikaj studoj. El 1916 ĝis 1936 li laboris en la Servo de Eksteraj Rilatoj de Granda Britio kaj estis membro de la brita delegitaro en la Packonferenco de Parizo. Li estis konsilisto de la Socio de Nacioj. Destininta en Rigo (Latvio) en la 1920-aj jaroj, akiris grandan fascinon por la literaturo kaj la kulturo de Rusio, pro kio li verkis kelkajn verkojn pri diversaj aspektoj de la vivo de tiu lando. Inter 1931 kaj 1937, Carr publikigis nombrajn verkojn pri historiistoj kaj historio, kiuj kontribuis al la plifirmigo de la internaciaj rilatoj kiel akademia fako. Post la Dua Mondmilito, Carr formis parton de la profesoraro de Balliol College, en Oksfordo, kaj poste de la Trinity College, en kiu publikigis la plej parton de siaj verkoj de scienca popularigo, inter kiuj "Historio de la Sovetunio" kaj "Kio estas Historio?". Li loĝis en la Trinity College ĝis sia morto.

Verkoj redakti

  • Dostoevsky (1821-1881): a New Biography, Novjorko: Houghton Mifflin, 1931.
  • The Romantic Exiles: a Nineteenth Century Portrait Gallery, Londono: Victor Gollancz, 1933.
  • Karl Marx: a Study in Fanaticism, Londono: Dent, 1934.
  • Michael Bakunin, Londono: Macmillan, 1937.
  • The Twenty Years Crisis, 1919-1939: an Introduction to the Study of International Relations, Londono: Macmillan, 1939, reviziita en 1946.
  • Conditions of Peace, Londono: Macmillan, 1942.
  • Nationalism and After, Londono: Macmillan, 1945.
  • A History of Soviet Russia, 14 vol., Londono: Macmillan, 1950-1978.
  • The New Society, Londono: Macmillan, 1951
  • What is History?, 1961, reviziita de R.W. Davies, Harmondsworth: Penguin, 1986.
  • 1917 Before and After, Londono: Macmillan, 1969; Novjorko: Knopf, 1969.
  • The Russian Revolution: From Lenin to Stalin (1917-1929), Londono: Macmillan, 1979.
  • From Napoleon to Stalin and Other Essays, Novjorko: St. Martin's Press, 1980.
  • The Twilight of the Comintern, 1930-1935, Londono: Macmillan, 1982.
  • The Soviet Impact on the Western World (1946)

Bibliografio redakti

  • Abramsky, C. & Williams, B.J. (eldonistoj) Essays In Honour of E.H. Carr, Londono: Macmillan, 1974.
  • Cox, Michael, eld., E.H. Carr: a critical appraisal, Londono: Palgrave, 2000
  • Davies, R.W. "Edward Hallett Carr, 1892-1982" pp. 473-511 de Proceedings of the British Academy, vol. 69, 1983.
  • Deutscher, Tamara "E.H. Carr-a Personal Memoir" pp. 78-86 de New Left Review, #137, 1983.
  • Haslam, Jonathan "We Need a Faith: E.H. Carr, 1892-1982" pp. 36-39 de History Today, vol. 33, aŭgusto 1983.
  • Haslam, Jonathan "E.H. Carr and the History of Soviet Russia" pp. 1021-1027 el Historical Journal, Volume 26, Issue #4, 1983.
  • Howe, P. "The Utopian Realism of E.H. Carr" pp. 277-297 el Review of International Studies, Volume 20, Issue #3, 1994.
  • Labedz, Leopold "E.H. Carr: A Historian Overtaken by History" pp. 94-111 el Survey Marto 1988 Volume 30 Issue # 1/2.
  • Oldfield, A. "Moral Judgments in History" pp. 260-277 el History and Theory, Volume 20, Issue #3, 1981.
  • Laqueur, Walter The Fate of the Revolution : Interpretations of Soviet History from 1917 to the Present, Novjorko: Scribner, 1987 ISBN 0-684-18903-8.
  • Trevor-Roper, Hugh "E.H. Carr's Success Story" pages 69-77 from Encounter, Volume 84, Issue #104, 1962.

Eksteraj ligiloj redakti